pans/i PIV1

pansi

(tr)
MED Meti sur vundon iajn rimedojn, por purigi, kuraci kaj ŝirmi ĝin kontraŭ eksteraj infektaĵoj: la kuracistoj pansis lin, sed ne povis forigi la kuglon [1]; akileo nomiĝas en la gaela „lus-cosgadh-na-fola“, kio signifas „kreskaĵo, kiu ĉesigas sangadon“, [ĝi] iam estis uzata post bataloj, por pansi vundojn [2]; (figure) feino vanta, kies kantrefrenoj apenaŭ povas homdoloron pansi [3]. VD:bandaĝi, vindi3
1. Monato, Czar: La fino de Vincent van Gogh, 2003
2. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011
3. Nicolino Rossi: Kien la homo?, La Ondo de Esperanto, 2002-06, numero 92
beloruse:
перавязваць, рабіць перавязку
ĉeĥe:
ovázat ránu, ošetřit ránu
france:
panser
germane:
eine Wunde versorgen
japane:
手当てをする [てあてをする], 処置する [しょちする]
perse:
پانسمان کردن، زخم‌بندی کردن
pole:
opatrywać (ranę)
rumane:
îngrijirea rănilor
slovake:
ošetriť ranu
ukraine:
перев’язувати, робити перев’язку

pansaĵo

MED Ĉio, kion oni uzas por pansi (antisepsaĵoj, gazo, vato k.a.): [li] eligis el sia poŝo sufiĉe malpuran pansaĵon kaj vindis per ĝi sian dekstran manon [4]. VD:bandaĝo, kataplasmo, plastro
4. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 39
beloruse:
перавязка
ĉine:
创口贴 [chuāngkǒutiē], 創口貼 [chuāngkǒutiē], 止血貼 [zhǐxuètiē], 止血贴 [zhǐxuètiē]
france:
pansement
germane:
Wundverband
japane:
手当用品 [てあてようひん]
perse:
پانسمان
pole:
opatrunek
rumane:
pansament
ukraine:
пов’язка

administraj notoj