*pokal/o

*pokalo

1.
Iom luksa, funelforma trinkujo, kun kruro kaj piedo, ofte kun kovrilo:
a)
Tia ujo destinita por trinkado de vino, biero, alkohola aŭ iel valora trinkaĵo: inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi PrV ; altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj, oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj kaj pladoj [1]; Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon [2]; salono plenigita per muziko kanto rido kaj sonoj de pokaloj [3]; li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero [4]; li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino komencis mediti [5]; mi fariĝu Hebreo se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn [6]. VD:kaliko
b)
SPO Tia ujo el valora metalo donata kiel trofeo en konkursoj: Oratora Konkurso siatempe premiita per la arĝenta „Pokalo Ivo Lapenna" MemLapenna .
2.
(metonimie)SPO Konkurso1.a en kiu la venkinto ricevas pokalon1.b: ĉirkaŭ 300000 turistoj vizitis la plej okcidentan regionon de Ruslando; la direktoro de la loka flughaveno sciigis, ke ĉiusemajna kvanto da aviaj pasaĝeroj superis tiun de la periodo de la mondpokalo en 2018 [7].
angle:
1.a cup, goblet 1.b cup, trophy
beloruse:
1.a келіх, кілішак 1.b кубак (спартовы) 2. кубак (спаборніцтва)
ĉeĥe:
kalich, pohár, pokál, číše
ĉine:
奖杯 [jiǎngbēi], 獎杯 [jiǎngbēi], 杯 [bēi], 盃 [bēi]
france:
coupe
germane:
Pokal
nederlande:
1.a bokaal 1.b beker (trofee), trofee
pole:
1.a puchar (naczynie) 1.b puchar
portugale:
taça
rumane:
ceașcă
ruse:
1.a бокал, рюмка 1.b кубок
slovake:
kalich, pohár, čaša

Pokalo [8] (Crt)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Crater).
8. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 2005
angle:
Crater
beloruse:
Келіх (сузор’е), Чаша (сузор’е)
ĉeĥe:
kalich, pohár, pokál, číše
france:
Coupe (constellation)
germane:
Becher
hispane:
Copa
japane:
[はた], シャンペングラス, トロフィーカップ, 優勝杯 [ゆうしょうはい]
latinece:
Crater
nederlande:
Beker (sterrenbeeld)
pole:
Puchar (gwiazdozbiór)
rumane:
Cupa (constelație)
slovake:
kalich, pohár, čaša
ukraine:
келих, кубок

administraj notoj

P~o : Mankas dua fontindiko.