potencial/o PV

potencialo

1.
MATPIV1 (de vektora kampo `E`) Tia skalara kampo `U`, se ĝi ekzistas, ke `E` egalas al kontraŭegalo de la gradiento de `U`; simb. `E=-"grad"U`: iuj meĥanikaj fortoj akceptas potencialon, kiu nomiĝas potenciala energio; potenciala energio de akvo, transformata en elektran kurenton [1].
2.
ELE Potencialo 1 de elektra kampo; simb. U: falo de potencialo (observebla, laŭmezure kiam oni malproksimiĝas de la ŝargoj).
3.
(evitinde) Kapablo, latento: disvolvi sian tutan potencialon [2]; la potencialo de la Esperanto-movado en tiu tempo estis multe pli granda ol nun [3]; ĉiu frazeologismo, estante eble nur paŭsaĵo de loka idiomaĵo, havas la danĝeran potencialon iĝi ankaŭ esperanta idiomaĵo [4].
Rim.: Kvankam potencialo estas scienca faktermino, multaj ŝajnas uzi ĝin kiel sinonimon por eblo / ebleco verŝajne pro nacilingva influo. [RW]
1. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
2. -: Movado por la Libervola Formorto de la Homaro, 2013
3. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
4. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
angle:
1. potential
beloruse:
1. патэнцыял 2. патэнцыял
ĉine:
2. 潛力 [qiánlì], 潜力 [qiánlì], 潛能 [qiánnéng], 潜能 [qiánnéng], 电位 [diànwèi], 電位 [diànwèi]
france:
1. potentiel (d'un champ vectoriel) 2. potentiel (élec.) falo de ~o: chute de potentiel.
germane:
1. Potenzial 2. Potential
hungare:
1. potenciál (vektormezőnél) 2. potenciál (villamos)
japane:
電位 [でんい], ポテンシャル
nederlande:
2. potentiaal
pole:
1. potencjał (pola wektorowego) 2. potencjał
portugale:
1. potencial 2. potencial
ruse:
1. потенциал (векторного поля) 2. потенциал
slovake:
potenciál
ukraine:
потенціал, потенціальна енергія

potencialhava

MAT
(p.p. vektora kampo `E`) Tia, ke ekzistas potencialo de ĝi: sub sufiĉe ĝeneralaj kondiĉoj kampo estas potencialhava, se ĝi estas senkirla, kaj nur tiam.
Rim.: Se kampo `E` estas potencialhava, oni diras, ankaŭ ke `E` „akceptas potencialon“ aŭ „deriviĝas de potencialo“.
angle:
potential (field)
beloruse:
патэнцыяльнае (поле)
france:
(champ) potentiel, (champ) de gradient, (champ) de potentiel
germane:
potential (-es Vektorfeld)
hungare:
örvénymentes (vektormező), rotációmentes (vektormező) , potenciál(mező)
pole:
(pole) potencjalne
ruse:
потенциальное (поле)

potenciala diferenco

ELEPV
Tensio: kemia reakcio estas kaŭzata de ekstera potenciala diferenco [5].
angle:
potential difference, tension
beloruse:
рознасьць патэнцыялаў
ĉine:
电压 [diànyā], 電壓 [diànyā]
france:
différence de potentiel, tension (élec.), voltage
germane:
Spannung
hungare:
potenciálkülönbség, feszültség
pole:
różnica potencjałów
ruse:
разность потенциалов

skalara potencialo

MAT
Potencialo1: magneta vektora potencialo kaj elektra skalara potencialo [6].
angle:
scalar potential
beloruse:
скалярны патэнцыял
france:
potentiel scalaire
germane:
skalares Potenzial
hungare:
skalár potenciál
pole:
potencjał (pola wektorowego)
ruse:
скалярный потенциал

vektora potencialo

MATPIV2
(de vektora kampo `E`) Tia vektora kampo `A`, se ĝi ekzistas, ke `E` egalas al la kirlo de `A`; simb. `E="rot"A`: sub sufiĉe ĝeneralaj kondiĉoj kampo akceptas vektoran potencialon, se ĝi estas sendiverĝenca, kaj nur tiam; la magneta vektora potencialo [7].
angle:
vector potential
beloruse:
вэктарны патэнцыял
france:
potentiel vecteur
germane:
Vektorpotenzial
hungare:
vektor potenciál
pole:
potencjał wektorowy
ruse:
векторный потенциал

administraj notoj

pri ~hava:
    Mi ne trovis auxtoritatan fonton. [MB]
  
pri ~a diferenco:
    Uzata ankaux en grafeiko. [MB]
  
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.