tradukoj: be cs de en es fr hu la nl pl pt ro ru sk

*putor/o PV

*putoro  

ZOO Specio de mustelo; malgranda rabobesto kun helaj makuloj malantaŭ la okuloj (Mustela putorius): putoro […] havas brilan, nigrabrunan ĝis nigran kovran hararon, kiu sur flankoj ne kovras flavan vilon, post la okuloj kaj sub la oreloj estas blanka makulo [1]; (figure) Lula ankaŭ estas speco de produkto el la brazila ekvatora ĝangalo, sen felo sed barboplena kun oreloj de putoro [2].

putorino, en la Brita Centro de Sovaĝa Vivo, Newchapel, Surrey
CC BY 2.0  [3]

ĉasputoro  

ZOO Malsovaĝa formo de putoro (Mustela putorius forma furo): furo […] estas uzata por ĉasi kuniklojn kaj tial ĝi estas nomata ankaŭ ĉasputoro [4]. SIN:furo

tradukoj

anglaj

~o: polecat; ĉas~o: ferret.

belorusaj

~o: тхор, шашок.

ĉeĥaj

~o: tchoř, tchoř; ĉas~o: fretka.

francaj

~o: putois; ĉas~o: furet.

germanaj

~o: Iltis; ĉas~o: Frettchen.

hispanaj

~o: turón; ĉas~o: hurón.

hungaraj

~o: görény; ĉas~o: vadászgörény.

latina/sciencaj

~o : Mustela putorius; ĉas~o : Mustela putorius forma furo.

nederlandaj

~o: bunzing; ĉas~o: fret.

polaj

~o: tchórz; ĉas~o: łasica.

portugalaj

~o: putório, doninha; ĉas~o: furão.

rumanaj

ĉas~o: nevăstuică.

rusaj

~o: хорёк; ĉas~o: фуро, домашний хорёк.

slovakaj

~o: tchor.

fontoj

1. Vikipedio, Putoro
2. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
3. Peter Trimming, Mrs Polecat, provizita de Mariomassone: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mustela_putorius_01-cropped.jpg
4. Vikipedio, Furo

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | putor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2018/10/10 19:10:16