*ronk/i

ronk

(sonimito)
Bruo de forta, embarasata spirado: ronk, ronk“ ronkis Sinjorino Urso, „ronk, ronk, ronk“ „Ho, ne!“ diris Sinjoro Urso, „mi ne povas toleri tion.“ [1].
1. J. Murphy, trad. Nikola kaj Martin Markarian: Paco .. finfine, [vidita en 2023]
beloruse:
гр-р-р!
france:
ron (ronflement)

*ronki

(ntr)
1.
Eligi bruon spirante dum la dormo: aŭskultu […] vi povas ronki, ronki la tutan nokton, sed mi ne povas dormi eĉ horkvaronon [2]; tie kuŝis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis [3]; ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon (kp stertoro) Marta ; la maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri filozofiaj tezoj [4].
2.
Eligi bruon similantan al ronkado: [li] ekaŭdis ronkadon de ĉevalo [5]; mi serĉos ilin eksplodis la princo, li kuris en la ĉambro kaj ronkis, kiel kolera leonido [6]; ronkadoj de la flamado sonorigis la atmosferon [7]; la blekegantaj ondegoj, enprofundiĝante en la kavernon […] naskis senpaŭzan ronkadon, kiu supreniris el la teraj internaĵoj [8]; eta gramofono alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas malkompreneblajn sonojn Metrop ; la vaporŝipeto maldiligente siblis […], ronke fajfinte, fine albordiĝis, Metrop ; tio estas torĉoj! kaj li turnis sin al la sklavoj: atentu, ke la muloj ne ronku! [9]. VD:anheli, grunti, rori, snufegi
angle:
1. snore 2. grunt, snort
beloruse:
1. храпці 2. рохкаць, рыкаць, фыркаць
bulgare:
1. хъркам 2. грухтя
ĉeĥe:
chrochtat, chrápat, frkat (kůň)
france:
renâcler, ronfler
germane:
schnarchen 2. schnauben, röcheln
hispane:
1. roncar 2. roncar
hungare:
1. horkol 2. szuszog, fújtat, horkant
japane:
いびきをかく, ごうごううなる
katalune:
1. roncar, rinxolar 2. roncar, remorejar
nederlande:
1. snurken 2. knorren, grommen
pole:
1. chrapać 2. chrapać
portugale:
1. roncar
rumane:
1. sforăi 2. sforăi
ruse:
1. храпеть 2. хрюкать, фыркать, рычать
slovake:
chrochtať, chrápať
svede:
1. snarka
ukraine:
хропти, хрюкати (про свиню), фиркати (про коня)

administraj notoj

~: Mankas dua fontindiko.