tradukoj: be ca cs de en es fr hu id nl pl ru sk sv

1statistik/o

statistiko

1.  
MATPIV1 Branĉo de matematiko, proksima al probablokalkulo kaj okupiĝanta pri kolektado, analizo, interpreto kaj prezento de donitaĵoj, influitaj de hazardo aŭ necertaj, kadre de sociaj sciencoj, medicino aŭ natursciencoj, ofte kun la celo tiri el ili sciojn pri la estonto.
2.
Scienco celanta metodan klasigon de tiuj el la sociaj faktoj, kiuj estas mezureblaj kaj nombreblaj: tempo pasas inter ŝanĝo en la ekonomio kaj la observado de tiu ŝanĝo en la statistiko[1].
3.  
=statistikaĵo

statistikaĵo  

Rezulto aŭ rezultaro de statistika observado de fenomenoj ofte prezentata kiel tabelo aŭ grafikaĵo: estas interese observi la cititajn statistikaĵojn pri tiuj punktoj [2]. SIN:statistiko 3

vortstatistiko

LINMAT Statistika esploro pri aperoj de vortoj en tekstoj: ĉu vortstatistiko sufiĉas por la starigo de bazvortaro? [3].

tradukoj

anglaj

~o 1.: statistics.

belorusaj

~o: статыстыка.

ĉeĥaj

~o: statistika.

francaj

~o: statistique; ~aĵo: statistique (résultats); vort~o: lexicométrie.

germanaj

~o: Statistik.

hispanaj

~o: estadística; ~aĵo: estadística (datos).

hungaraj

~o: statisztika; ~aĵo: statisztikai adat.

indoneziaj

~o: statistika; ~aĵo: statistik.

katalunaj

~o: estadística; ~aĵo: estadístic; vort~o: lexicometria.

nederlandaj

~o: statistiek; ~aĵo: een statistiek.

polaj

~o 1.: statystyka.

rusaj

~o 1.: математическая статистика; ~o 2.: статистика; ~o 3.: статистика; ~aĵo: статистика, статистические данные.

slovakaj

~o: štatistika.

svedaj

~o: statistik.

fontoj

1. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 14a
2. B. Kolker: Oni ne kulpigu la spegulon (Nikola Rasic, La rondo familia), Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 22a
3. G. Waringhien: Ĉu vortstatistiko sufiĉas..., Sciencaj studoj, 1958, p. 27a-30a

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
vort~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | statis.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/07/04 08:37:44