2stimul/i JED

stimuli

(tr)
1.
(iu) Peni por ke iu jam aganta agu pli vigle: li stimulis la juĝistojn en la afero de Chalais [1]; la eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin [2]; homoj, armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn [3].
2.
(io) Plivigligi la aktivecon de iu aŭ io: la cerbo […] obtuzigite de teruro, malkapablis labori, tamen per grandega peno li stimulis sin [4]; la entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon [5]; neŭtrala, supernacia interkomprenilo – formas kaj stimulas la tuthoman, universalan solidarecon [6].
VD:agiti, eksciti, emocii, inciti, instigi, iriti, fervorigi, sproni
angle:
boost, stimulate
beloruse:
стымуляваць, прымушаць, заахвочваць
ĉeĥe:
podnítit, povzbudit, stimulovat
france:
stimuler
germane:
stimulieren, anregen, anreizen, antreiben, vorantreiben, anstacheln, anspornen
hungare:
sarkall, ösztönöz
japane:
激励する [げきれいする], 励ます [はげます], 刺激する [しげきする]
nederlande:
stimuleren, aansporen
pole:
pobudzać, stymulować, zachęcać
ruse:
стимулировать, побуждать
slovake:
podnecovať, povzbudzovať, stimulovať, vzpružiť
ukraine:
стимулювати, давати стимул, поштовх, спонукувати

stimulo

1.
Ago stimulo kaj ties rezulto: [tiu] komuna ideo […] estas la tuta stimulo de ilia laborado [7]; [li] rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo […] kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado [8]; kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo [9].
2.
BIO Ekstera aperaĵo, kiu instigas al iu agado: R. Yerkes kaj E. L. Thorndike […] esploris la respondajn agojn de bestoj kontraŭ simplaj fizikaj stimuloj [10]; ili neniam spertas ekstazon, eksciton aŭ stimulon [11]. VD:irito1, reflekso
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
10. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
11. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
angle:
1. simulation, stimulus
beloruse:
стымул, пабуджальнік
ĉeĥe:
podnět, popud, stimul, stimulace, vzpruha
france:
stimulation, stimulus
germane:
1. Anregung, Ansporn, Antrieb, Reiz 2. Stimulus, Stimulation
hungare:
ösztönzés
japane:
激励 [げきれい], 励まし [はげまし], 刺激 [しげき]
pole:
bodziec (podnieta)
ruse:
стимул
slovake:
podnet, popud, stimul, vzpruha
ukraine:
стимул, поштовх, спонукання

stimuliĝi

(ntr)
Pro stimuloj vigliĝi, instigiĝi al ago aŭ reago: la entuziasmo de la militistoj ankaŭ stimuliĝis kun la proksimiĝo de la printempo [12].
12. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
become stimulated, get fired up (slang)
beloruse:
стымулявацца
france:
se trouver stimulé
germane:
stimuliert werden, angeregt werden
pole:
pobudzić się, stymulować się, dostawać kopa

administraj notoj