*ve PV

*ve

(ekkrio)
1.
Kia malfeliĉo!: ve al ni, ni estas ruinigitaj [1]!
2.
Malfeliĉe al...!: ve al la popolo peka, [...] al la idaro krima[2]; gardu vin [de…], alie ve al vi [3]! ve al la venkitoj! ve al vi estos, se vi […] faros malkontentan mienon [4]; ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado [5]!
angle:
1. wo, woe, alas
france:
1. aïe, hélas 2. malheur (à...)
germane:
1. o weh, oweh, ach Du mein Schreck, ach Du Scheiße, o Gott [ark], Jessas [reg süddt], Allmächtna [reg nordbayr] 2. wehe
hispane:
1. ay 2. desgraciadamente ~ al la venkitoj!: ¡ay de los vencidos!.
hungare:
2. jaj ~ al la venkitoj!: jaj a legyőzötteknek!.
japane:
ああ!
nederlande:
wee
perse:
1. وای!، افسوس!، دریغ! 2. وای! ~ al la venkitoj!: وای بر شکست‌خوردگان!.
portugale:
1. ai!, oh! 2. ai (de...)
ruse:
1. увы 2. горе! (кому-л.) ~ al la venkitoj!: горе побеждённым!.
slovake:
beda
tokipone:
1. ike

vea

Doloranta, malfeliĉiga: nedireble veaj krioj entranĉis tiun histon mian [6]; ekaŭdiĝis veaj ĝemoj [7].
beloruse:
балючы, пакутлівы
germane:
schmerzvoll, leidvoll

vei

(x)
Ekkrii, soni vee: vi kaptas per la mano vian piedon kaj veas [8]; [li] komencis vei sian sorton [9]; [li] veis, ke la problemoj kaj defioj estas ege grandaj [10]; du sklavoj veante, lamante marŝadis laŭ la [strato] [11]; veis kavvanga fantomo intere [12]; rakontu ion! – mi veis [13]. VD:ĝemplori, hurli2
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Naŭa Ĉapitro
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
13. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
lament, wail
beloruse:
енчыць, стагнаць
ĉeĥe:
bědovat, naříkat
france:
gémir, se lamenter, se plaindre
germane:
heulen, wimmern, beweinen
hispane:
gemir, lamentarse, quejarse
hungare:
jajgat, jajong
japane:
嘆き声をあげる [なげきこえをあげる]
nederlande:
weeklagen
perse:
شکوه کردن، ناله کردن
portugale:
gemer (de lamento)
ruse:
стенать, причитать
slovake:
bedákať, bedovať, jojkať, nariekať, zajajkať
ukraine:
зітхати, стогнати, бідкатися

veo

Plenda ekkrio: lamentoj, ĝemoj kaj veoj [14]; la unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj [15]; eĉ ŝtonon tuŝus tiuj veoj [16]; post kelkaj sekundoj da ŝoko, veo kaj nekompreno [17]; la ekonomiaj veoj de antaŭ kelkaj jaroj [18].
angle:
plaint, lamentation
beloruse:
екатаньне, стагнаньне, стогн, плач
ĉeĥe:
běda, bědování
france:
lamentation, plainte
germane:
Wehklage, Wehruf
hispane:
lamento, queja
hungare:
jajgatás
japane:
悲嘆 [ひたん], 嘆き [なげき], うめき声 [うめきごえ]
nederlande:
weeklacht
perse:
شکوه، آه و ناله
portugale:
gemido (de lamento)
ruse:
стенание, причитание, плач
slovake:
bedákanie, jojkanie
ukraine:
стогін, плач

hejmveo

Hejmsopiro: tiu loganta hejmveo al la maro [19]; mia koro estas tute konsumita de hejmveo [20].
beloruse:
туга па доме, туга па хаце, настальгія
ĉeĥe:
nostalgie, smutek, stesk po domově
france:
mal du pays
germane:
Heimweh
hispane:
nostalgia
hungare:
honvágy
japane:
郷愁 [きょうしゅう], ホームシック
perse:
درد غربت، درد وطن
ruse:
тоска по дому, ностальгия
slovake:
nostalgia, smútok po domove
svede:
hemlängtan

ho ve PrV

Ekkrio esprimanta samtempe surprizon kaj doloron aŭ bedaŭron: kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo! [21]; ho ve, ho ve!, ĝemis la malgranda Niko interne de la sako, li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn [22]; ho ve, [ili] multe laboris por nia afero kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj [23]; ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis Marta .
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:16
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
germane:
Oh weh!, Au weh!
japane:
なんとまあ!
portugale:
oh não!

administraj notoj