*verm/o PV

*vermo

1.
Longforma, senvertebra, senpieda besteto, inklude de tiaformaj larvoj: sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo [1]; vermokonsumita (de tineolarvoj) ŝtofo; (figure) ĉiu havas sian vermon (suferon) PrV ; en lian cerbon enŝteliĝas la vermo (konstanta ĉagreno) de dubo.
2.
ZOO Iu el vermoj.
beloruse:
чарвяк
bulgare:
червей
ĉeĥe:
červ
ĉine:
虫 [chóng]
france:
ver
germane:
Wurm
hispane:
gusano
hungare:
1. féreg, kukac 2. féreg
itale:
verme
japane:
[むし], 幼虫 [ようちゅう], うじ虫 [うじむし]
katalune:
verm, cuc
nederlande:
worm
pole:
robak
portugale:
verme
ruse:
червь, червяк
slovake:
červ
svede:
mask
turke:
solucan, kurt
ukraine:
черв’як, хробак, робак

vermoj

ZOO Komuna nomo por kelkaj grupoj de senvertebraj dusimetriaj bestoj (Helminthes).
beloruse:
чэрві, чарвякі
bulgare:
червеи
france:
vers (animaux)
germane:
Würmer
hispane:
helmintos, gusanos
hungare:
férgek
itale:
vermi
katalune:
helmints, cucs
latinece:
Helminthes
nederlande:
wormen
portugale:
vermes
ruse:
черви
svede:
maskar
ukraine:
черви

fadenvermoj

ZOO Klaso de la rondvermoj (Nematodes).
beloruse:
круглыя ​​чарвякі, нэматоды
france:
nématodes, vers ronds
germane:
Fadenwürmer
hispane:
nematodos
hungare:
fonálférgek
itale:
nematodi, vermi cilindrici (classe)
katalune:
nematodes
latinece:
Nematodes
nederlande:
spoelwormen
portugale:
nematódeos, nematelmídios, nematelmintos
ruse:
круглые черви (класс), нематоды (класс)
ukraine:
нематгельмінти, первиннопорожнинні черви

librovermulo

(frazaĵo)
TIP Legavidulo, fervorulo pri libroj: danke al [recenzoj] mi ekscias pri libroj, kio estas tre grava por tia librovermulo kiel mi [2].
2. S. Belov: Alloga Beletra Almanako 7, Beletra Almanako, 2010-10 (9)
beloruse:
кніжны чарвяк
france:
rat de bibliothèque
hispane:
ratón de biblioteca

lignovermo

(komune) ZOO Eta koleoptero, kies larvo nutriĝas per borado de ligno kaj tiel difektas meblojn (Anobium punctatum): mi aŭdas de fojo al fojo ankaŭ la ĉirpadon de lignovermoj [3].
3. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
beloruse:
тачыльшчык (чарвяк)
france:
vers de bois, petite vrillette
latinece:
Anobium punctatum

platvermoj

ZOO Vermoj kun iom plata korpo; filumo de la bestoj (PlathelminthesPlatyhelminthes).
beloruse:
плоскія чарвякі
france:
plathelminthes, vers plats
germane:
Plattwürmer
hispane:
platelmintos
hungare:
laposférgek
itale:
platelminti, plathelmintes, platyhelmintes, vermi piatti
katalune:
platihelmints
latinece:
Plathelminthes Platyhelminthes
nederlande:
platwormen
pole:
Płazińce, robaki płaskie
portugale:
platelmintos, platelmíntios, platelmintes
ruse:
плоские черви (тип)
ukraine:
плоскі черви

ringovermoj

ZOO Vermoj kies korpo estas dividita en ringoformajn segmentojn; filumo de la bestoj (Annelida); anelidoj.
beloruse:
колцавыя чарвякі
france:
annélides
germane:
Ringelwürmer
hispane:
anélidos
hungare:
gyűrűsférgek
itale:
anellidi
katalune:
anèl·lids
latinece:
Annelida
nederlande:
ringwormen
pole:
Pierścienice
portugale:
anelídeos
ruse:
кольчатые черви (тип)

rondvermoj

(arkaismo) ZOO Vermoj kun cilindra nedividita korpo; filumo de la bestoj (Aschelminthes).
Rim.: En 2013 la taksono ŝajne ne plu estas parto de valida sistematiko. [ĵv]
france:
aschelminthes
germane:
Rundwürmer, Schlauchwürmer
hungare:
hengeresférgek
itale:
vermi cilindrici (phylum), nemathelmintes
katalune:
nematohelmints
latinece:
Aschelminthes
nederlande:
rondwormen
pole:
Obleńce, robaki obłe

sablovermo

(komune) ZOO Ringovermo, kiu vivas en sablo de strando; genro Arenicola: la sablovermo longas 10-20, malofte 25 centimetrojn, dikas 1-1,5 cm, […] estas verd-flava aŭ bruneta [4].
4. -: Sablovermo, Vikipedio, 2019-09-23
france:
vers de vase
latinece:
Arenicola

tervermo

(komune) ZOO Lumbriko: tervermoj […] sin nutras per restaĵoj de ŝeloj, fruktopecoj, ovoŝeloj kaj sekaj folioj, kaj produktas tre nutroriĉan humon [5].
5. P. S. Viana: Kulturi tervermojn, esperanta retradio, 2012-09-05
beloruse:
даджавік (чарвяк), дажджавы чарвяк
ĉeĥe:
dešťovka, žížala
france:
ver de terre
hispane:
lombriz
hungare:
földigiliszta
itale:
lombrico
japane:
ミミズ
katalune:
llombric
nederlande:
aardworm
pole:
dżdżownica
ruse:
дождевой червь
slovake:
dážďovka
turke:
yer solucanı
ukraine:
дощовик

zonovermoj

ZOO Klaso el la filumo ringovermoj (Clitellata).
france:
clitellates
germane:
Gürtelwürmer
hispane:
clitelados
hungare:
övesférgek
itale:
clitellata
katalune:
clitel·lats
latinece:
Clitellata
nederlande:
gordelwormen
ruse:
поясковые кольчецы

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
faden~oj: Mankas dua fontindiko.
faden~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plat~oj: Mankas dua fontindiko.
plat~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ringo~oj: Mankas dua fontindiko.
ringo~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rond~oj: Mankas dua fontindiko.
rond~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
zono~oj: Mankas dua fontindiko.
zono~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.