veto/o SPV

vetoo

JUR Aŭtoritata malakcepto de decido de instanco, ne bezonanta pravigon kaj tuj efika: la rusa guberniestro rajtis nuligi per sia vetoo ĉian decidon, kiu ne plaĉus al li [1]; pro la nova konstitucio kun ĝia vetoo (se nur unu respubliko malkonsentis, ne eblis akcepti decidon) Jugoslavio praktike ne plu politike ekzistis [2]; Cameron informis sian partion, ke li pretos vetoi la membriĝon de Serbio, Kosovo kaj Ukrainio en EU [3]; du el la kvin vetoo-landoj en la Sekureca Konsilio blokas solvon de la konflikto [4]. VD:kontraŭdiro, protesto
1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 28a, p. 70a
2. Zlatko Tišljar: Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio, Monato, 2003/06, p. 10
3. Paul Gubbins: Saĝuloj bezonataj ..., Monato, 2014/02, p. 5
4. Evgeni Georgiev: Gravas agoj, ne paroladoj, Monato, 2013/05, p. 7
angle:
veto
beloruse:
вэта
ĉeĥe:
bránící nesouhlas, veto
france:
veto
germane:
Veto
hispane:
veto
hungare:
vétó
japane:
拒否権 [きょひけん]
katalune:
vet
nederlande:
veto
pole:
weto
portugale:
veto
ruse:
вето
slovake:
veto
turke:
veto
ukraine:
вето

vetoi

Aŭtoritate, senpravige bari decidon: Germanio, membro de la Sekureca Konsilio, vetois [5]; laŭ la peticio, organizita dum semajno en januaro, oni vetou eniron de Ĉeĥio en la Eŭropan Union, se la atomelektrejo ne estos fermita [6]. VD:malakcepti, protesti, rifuzi
5. I. Ertl: Arnim, 2011
6. Evgeni Georgiev: 15 % kontraŭ ĉeĥa atomcentralo, Monato, 2002/03, p. 10
angle:
veto
beloruse:
накласьці вэта, скарыстацца правам вэта
ĉeĥe:
vetovat
france:
exercer son veto
germane:
sein Veto einlegen
hispane:
vetar
hungare:
megvétóz, vétót emel
japane:
拒否権を行使する [きょひけんをこうしする]
katalune:
vetar
nederlande:
zijn veto stellen
pole:
wetować
portugale:
vetar
ruse:
наложить вето
slovake:
vetovať, vysloviť veto
ukraine:
накладати вето

administraj notoj