*facet/o UV

*faceto

1.
TEK Malgranda ebena surfaco: faceto de brilianto, de kristaloj, de prismo; la brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono, ĉiu faceto ricevas sian nuancan belecon de la komuna brilo [1];
Rim.: „Faceto“ laŭsence povas esti konsiderata derivaĵo de „faco“, sed historie pli ĝusta estas la aserto, ke la dua estas malderivaĵo de la unua.
2.
Aspekto2, perspektivo, flanko laŭ kiu oni rigardas iun aferon: la problemo havas multajn facetojn, kies komuna fono estas la malfacileco plene ekregi kiun ajn nacian lingvon [2]; ili, ĉefe pro manko de tutecaj perspektivoj, insistas pri nur unu el la multnombraj facetoj [3]; ke laboro estas la ĉefa fonto de digno […], mi konsiderus tion plej normala faceto de la homa vivo [4]; lian poetan faceton li tamen apenaŭ montris ĝis nun [5].
angle:
facet
beloruse:
грань, фасэт
ĉeĥe:
faceta
ĉine:
刻面 [kèmiàn], 小平面 [xiǎopíngmiàn], 洗炼 [xǐliàn], 磨屑 [móxiè]
france:
facette (petite face)
germane:
Facette, Schliff (Edelstein) 2. Aspekt
hispane:
faceta (de un brillante o cristal)
hungare:
lap (drágakő), faszetta
japane:
切り子面 [きりこおもて], 小面 [しょうめん], 局面 [きょくめん], 様相 [ようそう]
katalune:
faceta
nederlande:
facet (v.edelsteen)
pole:
faseta, ścianka
portugale:
faceta
ruse:
грань, фасет
slovake:
drobná plôška na oku hmyzu
ukraine:
грань, фаска, фасет, фасетка, просте вічко, частина складного ока комахи

faceti

(tr)
Fari facetojn sur: ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco Marta .
angle:
facet, cut a facet into (e.g. a gemstone)
beloruse:
граніць
ĉeĥe:
brousit plošky (na drahém kameni| sklu| diamantu)
france:
facetter, tailler à facettes
germane:
schleifen (Edelstein), facettieren
hispane:
hacer facetas, tallar (una joya)
hungare:
csiszol (drágakővet), metsz (drágakővet)
japane:
切り子面を刻む [きりこおもてをきざむ]
katalune:
facetar
nederlande:
slijpen (v.diamant)
ruse:
гранить
slovake:
brúsiť (sklo, diamant), brúsiť (sklo| diamant)
ukraine:
гранувати

multfaceta

(figure) Havanta multajn diversajn aspektojn, enhavojn, flankojn: la plej multfaceta gazeto en nia movado [6]; multfaceta albumo, farita de bonaj muzikistoj [7]; [tio] formas la vastan organizan kadron, en kiu kaj tra kiu estas realigata la multfaceta agado [8]. VD:diversdirekta, riĉa4
angle:
multifaceted, versatile, variegated, diverse, manifold, multifarious
beloruse:
мнагагранны, мнагаграневы
ĉine:
多方位 [duōfāngwèi], 花哨 [huāshao]
france:
divers (varié), multiple et varié
germane:
vielseitig, vielfältig, facettenreich
japane:
多彩な [たさいな], 多様な [たような]
katalune:
polifacètic, divers

administraj notoj