1format/oJED
formato
- 1.
-
La dimensioj de io, precipe
de dokumento aŭ ties prezenta prezenta rimedo.
- a)

Dimensioj de libro aŭ bildo laŭ alteco kaj larĝeco:
duonfolia formato, kvaronfolia, okonfolia
(kies tipa paperfoliego estas faldita laŭ du, kvar aŭ
ok folioj);
granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato
[1];
lenso […] grandigis la bildon al la dezirata formato
[2];
paperaj folioj, havanta[j] la formaton de ordinara letera papero
[3];
formato iom sub A4
[4];
la formato de la skanita dokumento kutime ne egalas al la formato de la skanilo
[5];
[ili] ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj,
diable! la filmoj havis specialan formaton
[6]!
- b)
-
La dimensioj de alia, precipe rektangula, afero:
ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por
brikoj
[7];
tekokomputilo […] en faciluza formato
[8];
la formato de la ekranoj daŭre pligrandiĝas
[9];
Intel difinis novan kartetan formaton kaj konektilon
[10];
ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi
[11]?
mi avide kolektas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj
[12].
grando,
proporcio - c)
- (figure)
(pri eminentulo) Alta nivelo, kompetento, karaktero:
Abraham Lincoln, […] kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata
kiel
oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn
[13].
staturo3
- 2.
-
Ŝabloneca aranĝo
de informoj konforme al iu konvencio.
- a)
Aranĝo laŭ kiu estas produktita serio de samspecaj elsendoj:
la produktistoj devis spici la formaton: steluletoj, nur kvazaŭ famaj, aŭ
politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon, aperis
por kelkaj horoj en la domo por diskuti kun la loĝantoj
[14].
ĝenro- b)
- KompLeks
Aranĝo de tekstero, dokumento aŭ datumoj
konforme al iu aparta konvencio:
la reviviĝanta revuo […] aperos ne nur papere sed ankaŭ en komputila
formato
[15];
[li] priskribas malfacilaĵojn, kiujn devas atenti la tradukisto:
ekzemple, la formaton de datoj kaj nombroj
[16];
formato multpaĝa TIFF
[17];
vi povas jam nun sendi viajn filmojn en VHS-formato
[18];
mendi la revuon en unu el la elektronikaj formatoj oportuna por ili: HTML,
simpla teksto aŭ PDF
[19].
fasono,
kodo,
ŝablono2Rim.: En la komputila fako la termino „skemo“ estas limigita al la logika, abstrakta, aranĝo de informoj (ekz-e de objektspecoj kaj ties eblaj atributoj kaj rilatoj), dum por la fizika aranĝo de datumoj en dosiero aŭ sur datumportilo oni preferas la terminon „formato“.Rim.: Laŭ BL: Prefere diru formo, informaranĝo.
formo,
skemo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
2. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
4. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
5. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 2012
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 17. Fripono Ĉie Sian Nomon Skribas.
7. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 2013
8. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
9. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
10. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
11. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas.
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. Monato, Marko Naoki Lins: Torturado televida, 2005
15. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
16. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
17. M. Bavant: Re: Maraj terminoj, terminologio, 2006-05-20
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
19. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)

- angle:
- format
- beloruse:
- фармат (кнігі і да г.п.), памер (кнігі і да г.п.)
- ĉeĥe:
- formát, rozměr, tvar, velikost
- ĉine:
- 格式
- france:
- format
- germane:
- Format, Größe, Abmessungen
- hispane:
- formato
- hungare:
- formátum, nagyság, méret
- japane:
- 判 [はん]
- katalune:
- format
- nederlande:
- formaat, afmeting
- portugale:
- formato
- ruse:
- формат, размер
- slovake:
- formát, rozmer, tvar
- ukraine:
- формат, розмір