prud/a Z PV

pruda  

Afektanta bonmorecon honteman pri ĉia seksrilata sinteno aŭ diro: pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio [1].
1. B.Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, 1996:12, p. 16a
angle:
prudish
bulgare:
прекалено срамежлив
ĉeĥe:
prudérní, přepjatý, stydlivý, upjatý
france:
bégueule, prude, pudibond
germane:
prüde
hispane:
mojigato, pudoroso, ñoño
hungare:
prűd, álszemérmes
katalune:
púdic
nederlande:
preuts
ruse:
преувеличенно стыдливый
slovake:
hanblivý, prepiato cudný

prudeco

Troa aŭ afektata sinĝeno pro nebonmoraj aferoj: tian prudecon ... li kontraŭbatalas per la forto de l' vortoj, rekte aŭ ironie [2].
2. G. Kamaĉo: Berveling, poeto sen tabua, Monato, 1994:12, p. 22a
angle:
prudery, prudishness
bulgare:
прекалена срамежливост
ĉeĥe:
cudnost, stydlivost
france:
pruderie
germane:
Prüderie
hispane:
pudicia, mojigatería
hungare:
prűdség, prüdéria, álszemérem
katalune:
pudicícia
ruse:
преувеличенная стыдливость
slovake:
hanblivosť, prepiata cudnosť, prudéria

prudulo

Homo, kiu afekte evitas malĉastajn kondutojn, dirojn: ĝi ne estas „ĵargono“, kaj ankaŭ pruduloj povas uzi ĝin en siaj konversacioj [3].
3. B. Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, 1996:12, p. 16a
angle:
prude
ĉeĥe:
stydlivý muž
france:
sainte nitouche
hispane:
mojigato
hungare:
erkölcscsősz
katalune:
gata maula
ruse:
недотрога
slovake:
hanblivý muž

malpruda

Maldeceta: ŝi tre ŝatis gajajn rakontojn, malprudajn anekdotojn [4].
4. G. de Maupassant, trad. D. Luez: La rimedo de Roger, La Ondo de Esperanto, 1998:7 (45)
france:
osé (indécent)
hispane:
osado (indecente), atrevido (indecente)

administraj notoj