*put/o

*puto

1.
Profunda truo, fosita en tero, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo: trinku akvon el via cisterno, kaj fluantan el via puto [1]; ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon [2]; ŝi […] kuris denove al la puto, por ĉerpi por ĉiuj liaj kameloj [3]; oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la ŝtonon […] sur la aperturon de la puto [4]; la vilaĝestraro […] aĉetis interalie ekipaĵon por putoborado […tiel oni] bezonas nur iom malpli ol 800 eŭrojn por tuboj kaj pumpilo por unu puto [5]; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas PrV ; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos PrV . PRT:argano, ŝakto, vinĉoVD:fonto, fontano1
2.
(malofte) Naftoŝakto, sterkakva foskavo ks: li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn arĝentminejojn en Kolorado KPr ; urinputo apud la sterkejo HsT ; ni jam forportis ĉiujn valoraĵojn, sed ĉiam restis la timo, ke ili trovos la grenoputojn [6].
angle:
1. well, water well
beloruse:
1. калодзеж, студня
bulgare:
1. кладенец
ĉeĥe:
1. studna
france:
1. puits
germane:
1. Brunnen
hispane:
1. pozo
hungare:
1. kút
nederlande:
1. put, bron, waterput
portugale:
1. poço
ruse:
1. колодец
slovake:
1. studňa
svede:
1. brunn

administraj notoj