1satir/o JED

satiro

BELE Proza aŭ versa teksto moke ridindiganta kaj kritikanta iun aŭ ion: la nobeleco komencis putri, […] kaj ĝi fariĝas objekto de satiro Fab3 ; la germana aŭtoro Kanguruo […] aperigis en Germana Esperanto-Revuo serion da satiroj pri apartaj ecoj de la Esperanto-Movado [1]; satirpoemeto, […] satirfabelo [2]; satiroj pri divershomaj malfortoj kaj malvirtoj [3]. ANT:apologioVD:mallaŭdi, moki, parodio, paskvilo, vipi.
angle:
satire
beloruse:
сатыра
ĉeĥe:
přen. jízlivý posměšek, satira
ĉine:
戏文 [xìwén], 戲文 [xìwén]
france:
satire
germane:
Satire
hungare:
szatíra
itale:
satira
japane:
風刺詩 [ふうしし], 風刺文 [ふうしぶん], 風刺 [ふうし], 戯評 [ぎひょう], 皮肉 [ひにく]
nederlande:
satire
pole:
satyra
ruse:
сатира
slovake:
posmešok, satira
ukraine:
сатира

satira

Publike moka kaj kritika: satira aludo pri la urbestro [4]; satira karikaturo [5]; epigramecaj satiraĵoj [6]; 1568 fondis pola nobelo […] satiran societon kiu ricevis la nomon de Babina Respubliko [7].
beloruse:
сатырычны
france:
satirique
germane:
satirisch
japane:
風刺的な [ふうしてきな], 風刺のきいた [ふうしのきいた]
pole:
satyryczny
ukraine:
сатиричний

satiri

(x)
Per satiro kritiki, moki: Jean Ribillard uzas la sufiĉe oftan metodon satiri la homan vivon tra la buŝo de besto en ‚Vivo kaj opinioj de majstro M’Saud[8].
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
beloruse:
высьмейваць
germane:
satirisch beschreiben
japane:
風刺する [ふうしする], 皮肉る [ひにくる]
pole:
zażartować

satiristo JED

Verkisto de satiroj: unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo [9]; Karinthy – fantaziisto, satiristo – ŝlosilas al plua intelekta sintezo de konkludoj ĉerpotaj el la hungaroj esplorataj [10].
angle:
satirist
france:
satiriste
germane:
Satiriker

administraj notoj