*sorb/i PV

*sorbi

(tr)
1.
(iu) Enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon: Kiam ŝia buŝ' ― por brili ― Sorbas majmatenan roson [1]; dolĉa estis la kiso, kiun mi sorbis iam desur la lipoj [2]; la bestoj […] levante la grandegajn kapojn avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron [3]; sorbi ostrojn [4]; ni naskiĝas kun certaj atavismaj trajtoj aŭ sorbas ilin kune kun la patrina lakto [5]. VD:ensuĉi
2.
(io) Iom post iom enpreni en si fluaĵon: la akvujo […] dum la leviĝo de la rivero ĝi sorbis la superfluon de la akvo [6]; Lastan sangon de libera homo // Ĉe Philippi sorbis nun la tero [7]; (figure) liaj bluaj okuloj rigardis la sunan brilon kaj sorbis la radiojn de la blindiganta lumo [8]. VD:asimili, ĉerpi, difuzi, forviŝi, spongi, osmozo
3.
(figure) Alproprigi al sia spirito, enspiritigi al si: Bele sonas // La agoj de l’ prapatroj, kiam ilin, // […] Junulo sorbas kun la ton’ de harpo [9]; lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis [10]; li bezonis promeni en la urbo, sorbi ties etoson [11]; la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide [12]; Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso [13].
VD: Ne konfuzu kun: absorbi.
angle:
 absorb, sip
beloruse:
 упіваць, паглынаць, усмоктваць, уцягваць
ĉeĥe:
 nasát, pít, vstřebat, vsát
france:
 absorber
germane:
1. saugen, einsaugen 2. aufsaugen, löschen 3. aufnehmen, einsenken
hispane:
1. chupar 2. absorber, embeber 3. incorporar, embeber
hungare:
1. szív, beszív 2. felszív 3. magába szív
nederlande:
1. opzuigen 2. opzuigen, absorberen 2. opzuigen 3. in zich opnemen
pole:
1. wsysać, wciągać 2. wchłaniać 3. wchłaniać, nasiąkać, przesiąkać
ruse:
 впитывать, всасывать, поглощать, усваивать
slovake:
 nasať, piť, vstrebávať
ukraine:
 усмоктувати, вбирати, поглинати

sorba

Kiu sorbas, difuzigas en sin: la sorba papero sorbas la inkon; fajrigilo en butika fenestro […], ĝi estis sorba briko, kiun oni trempas en petrolon [14].
14. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 20. Kontraŭ Ĉiu Malfacilo Ekzistas Konsilo.
angle:
 absorbent, absorptive, of sipping
ĉeĥe:
 absobční, pohlcující, sorbující
france:
 absorbant
hispane:
 absorbente
slovake:
 absorpčný, pohlcujúci
ukraine:
 поглинальний, промокальний

sorbetadi

(tr)
Tute malrapide sorbi.
angle:
 slowly absorb, slowly sip
france:
 s'imbiber de
hispane:
 empaparse de
hungare:
 kortyol, szörpöl, hörpöl, iszogat
ruse:
 потягивать (медленно пить)

sorbigi

(tr)
Kaŭzi sorbon; impregni: spongo sorbigita de akvo; ŝi alportis vaton kaj sorbigis miajn larmojn [15]; Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluidaĵo penetru plene en ĝian internon [16]. VD:trempi
angle:
 cause to absorb
france:
 faire absorber, imprégner
germane:
 tränken (Schwamm usw.)
hispane:
 hacer absorber, impregnar, empapar
ukraine:
 давати випити, напувати (про ліки і т.п.), просочувати, промочувати, змочувати, насичувати

sorbiĝi

(ntr)
1.
Esti tute penetrita de iu fluaĵo: tiom da martira sango sorbiĝis en la teron [17]; la tuta apartamento sorbiĝis je malagrablega odoro [18]; (figure) Fernando sen malfacileco plene sorbiĝis je ĉio, kio pasis antaŭ liaj okuloj [19].
2.
(pri fluaĵo) Esti elĉerpita de io.
angle:
 get absorbed, get soaked, get sipped, get swallowed
france:
 s'imprégner
germane:
 sich füllen
hispane:
 impregnarse, empaparse
hungare:
1. teleszívja magát, telítődik 2. felivódik, felszívódik
nederlande:
 doortrokken worden
pole:
1. nasiąknąć
ruse:
1. пропитаться (какой-л. жидкостью) 2. впитаться (о жидкости)
ukraine:
 усмоктуватися, вбиратися, поглинатися

sorbilo

Iu rimedo por sorbi ion: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [20]; Vitalij prenis el sub la sorbilo la paperon kaj rapide trakuris ĝin per la rigardo Metrop ; zirkonio estas ĉefe uzata en nukleaj reaktoroj kiel neŭtron-sorbilo [21]. SUB:sorbopapero, spongo, viŝilo
germane:
neŭtron-~ilo: Moderator (Kernphysik).

ensorbi

(tr)
(figure) Malaperigi en si: Esperanto […]devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn [22]; vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas Marta ; ŝi aŭskultis la voĉon, ŝi ensorbis la vortojn, plenajn de maldolĉa melankolio [23]; ŝia koro ensorbis dolĉan feliĉon [24]; ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn [25]; necesege estis, ke la pulmoj de la knabeto, soifantaj oksigenon, senĉese ensorbu tiun fortrefarantan nutraĵon [26]; la ruĝaj radioj falis sur la ondetojn, kiuj tuj ensorbis ilin kaj koloriĝis kvazaŭ ili estas milionoj da ĉielarkoj [27]. VD:absorbi
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
23. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
24. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
26. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
27. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
angle:
 absorb, suck in
beloruse:
 уцягваць, убіраць (унутр, у сябе)
ĉeĥe:
 nasát, vstřebat, vsát
france:
 aspirer, incorporer
germane:
 aufsaugen, in sich aufnehmen
hispane:
 aspirar
hungare:
 elnyel
nederlande:
 zich verdiepen
slovake:
 vpiť sa, vsiaknuť
ukraine:
 поглинати, вбирати в себе

trasorbiĝi, elsorbiĝi, malsorbiĝi

(ntr)
Tre malrapide elguteti el ia materio, ŝvitiĝi: la akvo trasorbiĝadis el la alta musko [28].
beloruse:
 сачыцца, выцякаць (павольна, патроху)
france:
 suinter
germane:
 durchtränkt werden
hispane:
 rezumar
hungare:
 kicsepeg, kiszivárog
nederlande:
 doorsijpelen
pole:
 przesiąkać, sączyć się, wysączać się

administraj notoj

~etadi: Mankas dua fontindiko.
~etadi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.