*subit/e
subite ↝
-
Okazante rapide kaj neatendite;
de unu momento al alia:
je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte
sur la pordo
DL
;
ŝia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciaĵo, kiu staris sur la tablo, kaj
tiam subite venis al ŝi ideo
FK
;
li subite eksentis ian abomenon kontraŭ si mem kaj iel instinkte komprenis, ke
li [neniam] revenus en la drinkejon
FK
;
subite atakis ŝin la naskaj doloroj
[1];
se iu mortos apud li subite, neatendite, […] li pritondu sian kapon
[2];
subite falis Babel kaj frakasiĝis
[3];
feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas
PrV
;
mi panon ne esperis, subite kuko aperis
PrV
;
ne atendita, ne esperita ofte venas subite
PrV
;
cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis
PrV
.
ek-, momente
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:8
- beloruse:
- раптам, раптоўна, зьнянацку, нечакана, неспадзявана, неспадзеўна
- germane:
- plötzlich
- hungare:
- hirtelen, váratlanul
- ruse:
- внезапно
*subita ↝
-
Tute rapide kaj neatendite okazanta:
subita teruro vin timigas
[4];
ŝi ŝirmis [la] novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego
[5];
[li] levis la kapon per subita movo kaj ekrigardis la oficiston
IK
;
la edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis
lin la konsiloj de la kuracistoj
Marta
;
morto terura, sed subita, fulma
Marta
;
cedante al subita ideo, ŝi ĝin plantis inter la ŝtonoj super […] la
mortigita ĉevalo
[6];
post brua vento subita silento
PrV
.
abrupta
rapida
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 22:10
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- sudden
- beloruse:
- раптоўны, нечаканы, неспадзяваны, неспадзеўны
- ĉeĥe:
- náhlý
- france:
- subit
- germane:
- plötzlich
- hispane:
- súbito, repentino
- hungare:
- hirtelen, váratlan
- katalune:
- sobtat, sobtós
- nederlande:
- plotseling
- pole:
- nagły, raptowny
- ruse:
- внезапный, неожиданный, скоропостижный (pri morto)
- slovake:
- náhly