*ŝaf/o PV

*ŝafo

1.
ZOO Genro el la familio bovedoj (Ovis), kiun homoj bredas pro lano kaj viando: sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin […] aroj da bellanaj ŝafoj [1]; li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn [2]; tondi siajn ŝafojn [3]; Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon [4]; Moseo paŝtis la ŝafojn […] kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto [5]; disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston [6]; gardatan ŝafon eĉ lupo timas PrV ; de malbona ŝafo estas bona eĉ tufo PrV . SUB:muflonoVD:alpako, ĉamo, kapro
2.
(figure) Homo naive bonkora aŭ blinde imitema: ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo? ― ŝafoj […] estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon Hamlet ; mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon [7]! nu, vi estas naiva ŝafo, ili kaŝe marĉandas ion MortulŜip ; mi povas certigi vin, ke [li] senkulpa kiel ŝafo SkandalJozef ; se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos PrV .
angle:
sheep
beloruse:
авечка, баран
bulgare:
овца
france:
mouton
germane:
Schaf
greke:
προβατίνα
hebree:
1. כבש
hispane:
oveja
hungare:
juh, birka
indonezie:
1. domba, biri-biri
itale:
1. pecora 2. agnello, pecora, pecorone
katalune:
ovella, xai, anyell
latinece:
1. Ovis
nederlande:
schaap
perse:
گوسفند
pole:
owca
portugale:
ovelha
rumane:
oaie, oi, miel
ruse:
овца, баран
svede:
får
tibete:
1. ལུག་

Ŝafo (Ari) (♈︎)

AST Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Aries): NGC 870 estas galaksio en konstelacio Ŝafo [8].
angle:
Aries
beloruse:
Авен, Баран (сузор’е)
bulgare:
Овен
france:
Bélier (constellation)
germane:
Widder
greke:
Κριός
hebree:
מזל טלה
hispane:
Aries
hungare:
Kos
indonezie:
Aries, Hamal, Mesa
itale:
Ariete
japane:
ヒツジ, 従順な人 [じゅうじゅんなじん]
katalune:
Àries
latinece:
Aries
nederlande:
Ram
perse:
برج حَمَل، صورت فلکی حَمَل
pole:
Baran (gwiazdozbiór)
portugale:
Áries
rumane:
Berbecul (constelație)
ruse:
Овен
tibete:
ལུག་
ukraine:
вівця, баран

ŝafaro

AGR Aro de kune bredataj ŝafoj: sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto [9]? paŝtistoj trejn[a]s hundojn por protekti la ŝafarojn [10]; unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas PrV ; ŝafaro harmonia lupon ne timas PrV . SUP:grego
angle:
flock of sheep
beloruse:
авечы статак
france:
troupeau de moutons
germane:
Schafherde
japane:
羊の群れ [ひつじのむれ]

ŝafisto

Paŝtisto de ŝafoj: kiomfoje la ŝafisto malsatis, li buĉis unu el la ŝafoj QuV ; (figure) Romo estis kiel ŝafisto, kaj la aliaj popoloj – kiel ŝafoj QuV ; ili ne ĉesis kuraĝigi per stimulaj vortoj la kamparanojn, […] almozpetulojn, ŝafistojn VaK .
angle:
shepherd
beloruse:
пастух, чабан
germane:
Schäfer
japane:
羊飼い [ひつじかい]
pole:
owczarz, pasterz
rumane:
păstorit
ukraine:
чабан, вівчар

hidraŭlika virŝafo

TEK Akvobata pumpilo: se la fluo de la akvo estas subite haltigita ĉe la tubfina elfluo per iu valvo [tio] rezultigas abruptan kreskon de la akvopremo, kun laŭtega „bato“, [tio estas] konata ankaŭ sub la nomoj „akva virŝafo“, „hidraŭlika virŝafo“ aŭ „ariesa bato“ [11].
angle:
hydraulic ram
beloruse:
гідраўлічны таран
germane:
Wasserwidder
pole:
taran hydrauliczny
rumane:
berbec hidraulic

administraj notoj