9test/o PV
9testo
↝ 
Metoda provo por kontroli kapablon, taŭgecon: la prezidanto ... ricevas la ekzamenajn testojn kaj malfermas ilin tuj antaŭ la ekzameno [1]
1.
UEA:
Principa regularo pri la supera internacia ekzameno de
ILEI/UEA, 2003-06-01
- angle:
- test
- beloruse:
- тэст
- france:
- test
- germane:
- Test
- hispane:
- prueba, examen, evaluación, test (anglicismo)
- hungare:
- felmérés, teszt
- katalune:
- test
- nederlande:
- test
- pole:
- test
- portugale:
- teste, prova
- ruse:
- тест
testi
(tr)
- Metode provi iun pri liaj kvalitoj, aŭ fabrikaĵon pri ĝiaj ecoj: en Danlando oni testas nun ekipadon de lokomotivestroj per porteblaj komputiloj [2].
2.
W. Usakiewicz:
Trarigardo de la E-gazetaro, 2004-02-17
- angle:
- test
- ĉeĥe:
- prověřovat, testovat, vyzkoušet na, zkoušet
- france:
- tester
- germane:
- testen
- hispane:
- probar, examinar, evaluar, testear
- katalune:
- testar
- pole:
- testować
- slovake:
- preverovať, skúšať, testovať
testisto
- Homo, kiu profesie testas: se via teamo ne havas asignitajn testistojn, almenaŭ unu por ĉiuj du aŭ tri programistoj, vi aŭ liveras fuŝajn produktojn, aŭ malŝparas monon [3]
3.
J. Spolsky, trad. R. Williams:
La Joel-Testo..., 2000-08-09
- angle:
- tester
- france:
- testeur
- germane:
- Tester
- hispane:
- examinador, evaluador
- katalune:
- assajador, examinador
- pole:
- tester