1aksiom/o

aksiomo

1.
FIL Aserto nedemonstrita, sed evidenta per si mem: ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilin aksiomoj, ili supozas ke ne necesas pruvi tiujn aksiomojn […], ke temas pri evidentaĵoj [1]. VD:postulato, dogmo
2.
MAT[2] Aserto nedemonstrita, sed akceptata kiel bazo por konstrui teorion per rezonado: aksiomo pri apartigeco (la karakteriza eco de apartiga spaco); [ili] uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj [3]. la aksiomaro de arteorio; aksiomaro devas esti nedependa (neniu aksiomo rajtas esti logika konsekvenco de aliaj aksiomoj) kaj ne kontraŭdira (du malsamaj konsekvencoj de la aksiomoj ne rajtas esti inter si kontraŭdiraj). VD:konjekto, postulato, premiso, teoremo
3.
(figure) Ĝenerale akceptata aserto: la tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera Marta ; la juĝisto ne povis deteni miran ekkrion – ho! ho! […] estas ĉiam vera la aksiomo, kiu diras: „serĉu la virinon“ [4]; grandigo de la genta kaj lingva problemo […] estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo [5]; vivo, onidire, povas ekzisti en neniu alia loko de la universo, kiom ajn vasta ĝi estas, tiu ĉi estas aksiomo, kvazaŭ laika dogmo, kiun neniu kaj nenio povas ŝanĝi [6]. VD:maksimo, principo, sentenco
angle:
axiom ~aro: axiomatic system, axiom system.
beloruse:
аксыёма
bulgare:
аксиома
ĉeĥe:
axiom, axioma, nepochybný předpoklad
ĉine:
1. 公理 [gōnglǐ] 2. 公理 [gōnglǐ], 公理系統 [gōnglǐxìtǒng], 公理系统 [gōnglǐxìtǒng]
france:
axiome ~aro: axiomatique (subst.), système d'axiomes.
germane:
Axiom 1. unbewiesene Behauptung 2. Axiom ~aro: Axiomensystem. 3. Annahme, allgemein anerkannte Tatsache
hebree:
אַקסִיוֹמָה
hispane:
axioma
itale:
assioma
japane:
公理 [こうり]
katalune:
axioma ~aro: conjunt d'axiomes.
makedone:
аксиома
nederlande:
axioma
perse:
اصل موضوع، بُنداشت
pole:
1. aksjomat 2. aksjomat, pewnik ~aro: aksjomatyka, układ aksjomatów. 3. pewnik
portugale:
axioma
ruse:
аксиома ~aro: система аксиом.
slovake:
axióma, axióma, evidentná pravda, predpoklad
svede:
axiom
ukraine:
аксіома

administraj notoj

pri aksiom/o :
  Kiel oni diras "provizi per ~aro" ? [MB]