tradukoj: be bg br cs de en es fr he hu id it la nl no pl pt ro ru sk sv tr zh

*anas/o Fab2

*anaso

1.
(komune) Naĝbirdo el la familio anasedoj, de diversaj genroj: tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn [1]; kokinoj, anasoj kaj meleagroj [2]; kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj [3]; rostita anaso [4]; tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro [5].
2.
ZOO Genro el la familio anasedoj (Anas); naĝbirdo, kies viro havas plumaron belan kaj tute apartan de la virino: trapasante la facilajn rapidfluejojn de Enco, ni vidis plurfoje anasojn kun belaj oranĝaj bekoj [6].

Platbekaj geanasoj, Mühlthal, Straßlach-Dingharting, Germanujo
CC BY-SA 2.5  [7]

blankspegula maranaso

ZOO[8] Specio de maranaso (Melanitta fusca): Blankspegula maranaso […] reproduktiĝas ĉe malproksima nordo de Eŭropo kaj Azio okcidente de la baseno de la rivero Jenisejo [9].

Blankspegula maranaso, Falkenberg, Svedujo
CC BY 2.0  [10]

bluflugila anaso

ZOO[11] Specio de anaso (Anas discors): Bluflugila anaso […] nestas en Norda Ameriko, travintrumas en Meza kaj Suda Ameriko [12].

Bluflugila anaso, Crowley County, Colorado
CC BY 2.0  [13]

brunkapa anaso

ZOO[14] Specio de anaso (Anas ferinaAythya ferina): Brunkapa anaso […] havas mallongan nigran voston, kiu indikas alten dumnaĝe [15].

Brunkapa anaso, (Aythya ferina), Lakhota Lake, Jamnagar, Gujarat, Barato
CC BY-SA 4.0  [16]

fajfanaso

ZOO[17] Specio de anaso (Anas penelope): Fajfanaso […] estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 [18].

fajfanaso
PD  [19]

falĉilanaso

ZOO[20] Specio de anaso (Anas falcata): la Falĉilanaso […] nestumas en orienta Rusio [21].

falĉilanaso, Maibara, Shiga pref., Japanujo
CC BY-SA 3.0  [22]

knaranaso

ZOO[23] Specio de anaso (Anas strepera): la Knaranaso reproduktiĝas en la nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio, kaj centra Nordameriko [24].

knaranaso, Toronto, Kanado
CC-BY-SA-3.0  [25]

kuleranaso

ZOO[26] Specio de anaso (Anas (Spatula) clypeata): Kuleranaso […] estas ja nekonfuzebla en la norda hemisfero pro sia granda spatelforma beko [27].

kuleranaso
CC-BY-SA-3.0  [28]

maranaso

(komune) [29] Genro el la familio anasedoj (Melanitta): Maranasoj […] reproduktiĝas en malproksimaj nordoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kaj vintras pli sude en moderklimataj zonoj de tiuj kontinentoj [30].

marĉanaso

ZOO[31] Specio de anaso (Anas querquedulaAnas cercca): Marĉanaso […] leviĝas facile el akvo per rapida vadbirdeca flugmaniero [32]. SIN:kerkedulo

marĉanaso, Danyore, Gilgit-Baltistan, Pakistano
CC BY-SA 2.0  [33]

marmoranaso

ZOO[34] Specio de anaso (Anas (Marmaronetta) angustirostris): Marmoranaso […] iam reproduktiĝis en grandaj nombroj en la regiono de Mediteraneo, sed ĝi estas nune limigata al kelkaj lokoj en suda Hispanio, nordokcidenta Afriko (Maroko) kaj en Israelo [35].

marmoranaso, Bestoĝardeno Prago
CC BY-SA 3.0  [36]

mandarenanaso

ZOO[37] Specio de tre bunta anaso (Aix galericulata): Mandarenanaso […] kune flugas, kune naĝas en akvo, en la nesto la virbirdo kaj la inbirdo kuŝas unu ĉe alia por dormi [38].

mandarenanaso, Bestoĝardeno Hanovro
CC BY 3.0  [39]

merganaso

ZOO PIV3 Fuligulo: la Malgranda rokanaso (Aythya affinis) estas malgranda birdospecio de la grupo de la merganasoj el Nordameriko [40].

Malgranda rokanaso
CC BY-SA 3.0  [41]

*molanaso [42]

1.
(komune) ZOO[43] Genro el la familio anasedoj (i.a. Somateria).
2.
ZOO[44] Specio de molanaso (Somateria mollissima): la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis multe pensi [45]; li […] dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron [46]; la nesto de la molanaso estas konstruata ĉe la maro kaj kovrita el la fama lanugo, plukita el la ina brusto [47].

molanaso
CC-BY-SA-3.0  [48]
SIN:somaterio

nigra maranaso

ZOO[49] Specio de maranaso (Melanitta nigra): Nigra maranaso […] distingiĝas pro diketa korpo kaj granda beko [50].

Nigra maranaso, Arundel, West Sussex
CC BY 2.0  [51]

okulvitra maranaso

ZOO[52] Specio de maranaso (Melanitta perspicillata): Okulvitraj maranasoj […] plonĝas por krustuloj kaj moluskoj, dum la anasidoj nutras sin el diversaj sensal-akvaj senvertebruloj [53].

Okulvitra maranaso, Huntington Beach, Kalifornio
CC BY-SA 2.5  [54]

platbeka anaso

ZOO[55] Specio de anaso (Anas platyrhynchos): Platbeka anaso […] estas la plej ofte trovebla anaso de Eŭropo [56]; rostita platbeka anaso, pensis Sapulo, estus proksimume la ĝusta afero [57].

pintvostanaso

ZOO[58] Specio de anaso (Anas acuta): Pintvostanaso […] ne havas geografiajn subspeciojn [59].

Pintvostanaso
CC BY-SA 3.0  [60]

reĝa molanaso

ZOO[61] Specio de molanaso (Somateria spectabilis): Reĝa molanaso […] pasas plej parton de la jaro en marbordaj maraj ekosistemoj je altaj latitudoj, kaj migras al tundro de Arkto por reproduktiĝi en junio kaj julio [62].

Reĝa molanaso, Birdoparko Walsrode, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [63]

siberia molanaso

ZOO[64] Specio de molanaso (Somateria stelleriPolysticta stelleri): Siberia molanaso […] nestas laŭ la marbordoj de Arkta Oceano en orienta Siberio kaj Alasko [65].

Siberia molanaso
CC BY 2.0  [66]

tufanaso Bird

(komune)
Fuligulo: la tufanaso havas bone videblan longan, blankan flugilmakulon, kiu etendiĝas ĝis la flugilfino [67].

tradukoj

anglaj

~o 1.: duck; blankspegula mar~o : white-winged scoter, velvet scoter; bluflugila ~o : blue-winged teal; brunkapa ~o : common pochard; fajf~o : eurasian wigeon; falĉil~o : falcated duck; knar~o : gadwall; kuler~o : northern shoveler; mar~o : scoter; marĉ~o : garganey; marmor~o : marbled teal; mandaren~o : mandarin duck; merg~o : tufted duck; mol~o 1.: eider-duck; mol~o 2.: common eider; nigra mar~o : common scoter, black scoter; platbeka ~o : mallard; pintvost~o : northern pintail; reĝa mol~o : king eider; siberia mol~o : steller's eider; tuf~o : tufted duck.

belorusaj

~o 1.: качка.

bretonaj

~o 1.: houad; mol~o : eider; platbeka ~o : houad-korz; tuf~o : houad du, kanig du [komune].

bulgaraj

~o 1.: патица; fajf~o : фиш, фишовец, патица свирачка; falĉil~o : сърпокрила патица; knar~o : сива патица; kuler~o : клопач (лопатарка); platbeka ~o : зеленоглава патица.

ĉeĥaj

~o 1.: kachna; fajf~o: hvízdák evroasijský; knar~o: kopřivka obecná; kuler~o: lžičák obecný; marmor~o: čírka úzkozobá; mandaren~o: kachna mandarínská, kachnička mandarínská; merg~o : kachna chocholatá; mol~o : Kajka obecná, kajka, kajka mořská; platbeka ~o : kachna divoká; pintvost~o: ostralka obecná, ostralka štíhlá; tuf~o : kachna chocholatá.

ĉinaj

~o 1.: 鸭 [yā].

francaj

~o 1.: canard; blankspegula mar~o : macreuse brune; bluflugila ~o : sarcelle à ailes bleues; brunkapa ~o : fuligule milouin; fajf~o : canard siffleur; falĉil~o : canard à faucilles; knar~o : canard chipeau; kuler~o : canard souchet; mar~o : macreuse; marĉ~o : sarcelle d'été; marmor~o : marmaronette marbrée, sarcelle marbrée; mandaren~o : canard mandarin; merg~o : fuligule; mol~o 1.: eider; mol~o 2.: eider à duvet; nigra mar~o : macreuse noire; okulvitra mar~o : macreuse à front blanc; platbeka ~o : colvert, canard colvert; pintvost~o : canard pilet; reĝa mol~o : eider à tête grise; siberia mol~o : eider de Steller; tuf~o : fuligule.

germanaj

~o 1.: Ente; bluflugila ~o : Blauflügelente; fajf~o : Pfeifente; falĉil~o : Sichelente; knar~o : Schnatterente; kuler~o : Löffelente; mar~o : i.a. Brillenente; marĉ~o : Knäkente; merg~o : Reiherente; mol~o : Eiderente; platbeka ~o : Stockente; pintvost~o : Spießente; tuf~o : Reiherente.

hebreaj

~o: ברווז; platbeka ~o : ברכייה.

hispanaj

~o 1.: pato.

hungaraj

~o 1.: kacsa; fajf~o : fütyüló réce; mar~o : i.a. papaszemes réce; marĉ~o : bőjti réce; merg~o : kontyos réce; mol~o 1.: pehelyréce; platbeka ~o : tőkés réce; tuf~o : kontyos réce.

indoneziaj

~o 1.: bebek.

italaj

~o 1.: anatra.

latinecaj

~o 2.: Anas; blankspegula mar~o : Melanitta fusca; bluflugila ~o : Anas discors; brunkapa ~o : Anas ferina; brunkapa ~o : Aythya ferina; fajf~o : Anas penelope; falĉil~o : Anas falcata; knar~o : Anas strepera; kuler~o : Anas (Spatula) clypeata; mar~o : Melanitta; marĉ~o : Anas querquedula; marĉ~o : Anas cercca; marmor~o : Anas (Marmaronetta) angustirostris; mandaren~o : Aix galericulata; merg~o : Aythya fuligula; mol~o 1.: Somateria; mol~o 2.: Somateria mollissima; nigra mar~o : Melanitta nigra; okulvitra mar~o : Melanitta perspicillata; platbeka ~o : Anas platyrhynchos; pintvost~o : Anas acuta; reĝa mol~o : Somateria spectabilis; siberia mol~o : Somateria stelleri; siberia mol~o : Polysticta stelleri; tuf~o : Aythya fuligula.

nederlandaj

~o 1.: eend; fajf~o : smient; mar~o : zee-eend; marĉ~o : zomertaling; merg~o : kuifeend; mol~o 1.: eidereend; mol~o : eidereend; tuf~o : kuifeend.

norvegaj

~o 1.: and.

polaj

~o 1.: kaczka; blankspegula mar~o : uhla; bluflugila ~o : cyranka modroskrzydła; brunkapa ~o : głowienka; fajf~o : świstun; falĉil~o : czuprynka; knar~o : krakwa; kuler~o : płaskonos; marĉ~o : cyranka; marmor~o : kaczka marmurka; mandaren~o : mandarynka; merg~o : czernica; mol~o 2.: edredon; nigra mar~o : markaczka; okulvitra mar~o : uhla pstrodzioba; platbeka ~o : kaczka krzyżówka; pintvost~o : rożeniec; reĝa mol~o : turkan; siberia mol~o : birginiak; tuf~o : czernica.

portugalaj

~o 1.: pato; fajf~o : mareca; merg~o : fulígula, negrina; tuf~o : fulígula, negrina.

rumanaj

~o 1.: raţă.

rusaj

~o 1.: утка; merg~o : хохлатая чернеть; mol~o : гага; platbeka ~o : кряква; tuf~o : хохлатая чернеть.

slovakaj

~o 1.: kačica; fajf~o: kačica hvizdárka; knar~o: kačica chripľavka; kuler~o: kačica lyžičiarka; marmor~o: čírka úzkozobá; mandaren~o: kačička mandarínska; mol~o : kajka; pintvost~o: kačica ostrochvostá.

svedaj

~o 1.: and, anka; blankspegula mar~o : svärta; bluflugila ~o : blåvingad årta; brunkapa ~o : brunand; fajf~o : bläsand; falĉil~o : praktand; knar~o : snatterand; kuler~o : skedand; mar~o : svärta; marĉ~o : årta; mandaren~o : mandarinand; merg~o : vigg; mol~o 1.: ejder; mol~o 2.: ejder; nigra mar~o : sjöorre; okulvitra mar~o : vitnackad svärta; platbeka ~o : gräaand; pintvost~o : stjärtand; reĝa mol~o : praktejder; siberia mol~o : alförrädare; tuf~o : vigg.

turkaj

~o 1.: ördek.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
4. Monato, Mu Binghua: Konsumado sur trajnoj multekostas, 2005
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. W. Schad: Tra la Andoj boate, Monato, 2001:12, p. 16a
7. Richard Bartz, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas_platyrhynchos_male_female.jpg
8. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
9. Vikipedio, Blankspegula maranaso
10. Åsa Berndtsson, Svärta / Velvet Scoter: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melanitta_fusca_2.jpg
11. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
12. Vikipedio, Bluflugila anaso
13. Ron Knight el Seaford, Britujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Blue-winged_Teal_(Anas_discors)_(20357991021).jpg
14. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
15. Vikipedio, Brunkapa anaso
16. Dr. Raju Kasambe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Common_Pochard_Aythya_ferina_Male_by_Dr._Raju_Kasambe_DSCN9777_(2).jpg
17. W. F. Pilger: Birdonomoj en Esperanto por Hejma Vortaro
18. Vikipedio, Fajfanaso
19. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas_penelope_m2.jpg
20. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
21. Vikipedio, Falĉilanaso
22. Alpsdake, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas_falcata_male.JPG
23. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
24. Vikipedio, Knaranaso
25. Mdf, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas-strepera-001.jpg
26. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
27. Vikipedio, Kuleranaso
28. Kenpei, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas_clypeata1.jpg
29. W. F. Pilger: Birdonomoj en Esperanto por Hejma Vortaro
30. Vikipedio, Maranasoj
31. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
32. Vikipedio, Marĉanaso
33. Imran Shah el Islamabad: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Garganey_(Anas_querquedula)_(17554138163).jpg
34. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
35. Vikipedio, Marmoranaso
36. Matěj Baťha: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Marmaronetta_angustirostris_462.jpg
37. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
38. Vikipedio, Mandarenanaso
39. Michael Gäbler, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aix_galericulata_(Linnaeus_1758).jpg
40. Vikipedio, Malgranda rokanaso
41. Basar, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aythya_affinis.JPG
42. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, mol'anas'
43. W. F. Pilger: Birdonomoj en Esperanto por Hejma Vortaro
44. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
46. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
47. Vikipedio, Molanaso
48. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Somateria_mollissima_Eiderente_2.jpg
49. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
50. Vikipedio, Nigra maranaso
51. Jason Thompson: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melanitta_nigra_(cropped).jpg
52. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
53. Vikipedio, Okulvitra maranaso
54. Alan D. Wilson: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melanitta_perspicillata.jpg
55. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
56. Vikipedio, Platbeka anaso
57. O Henry, trad. S. Johansson: Policisto kaj himno, La Ondo de Esperanto. 2002:11 (97)
58. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
59. Vikipedio, Pintvostanaso
60. Basar, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anas_acuta15.jpg
61. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
62. Vikipedio, Reĝa molanaso
63. Olaf Oliviero Riemer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Somateria_spectabilis_(King_Eider_-_Prachteiderente)_-_Weltvogelpark_Walsrode_2012-16.jpg
64. W. F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
65. Vikipedio, Siberia molanaso
66. Ron Knight el Seaford, Britujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Polysticta_stelleri.jpg
67. Vikipedio, Tufanaso

~o: Mankas verkindiko en fonto.
blankspegula mar~o: Mankas verkindiko en fonto.
bluflugila ~o: Mankas verkindiko en fonto.
brunkapa ~o: Mankas verkindiko en fonto.
fajf~o: Mankas verkindiko en fonto.
falĉil~o: Mankas verkindiko en fonto.
knar~o: Mankas verkindiko en fonto.
kuler~o: Mankas verkindiko en fonto.
marĉ~o: Mankas verkindiko en fonto.
marmor~o: Mankas verkindiko en fonto.
mandaren~o: Mankas verkindiko en fonto.
merg~o : Mankas verkindiko en fonto.
mol~o : Mankas verkindiko en fonto.
nigra mar~o: Mankas verkindiko en fonto.
okulvitra mar~o: Mankas verkindiko en fonto.
pintvost~o: Mankas verkindiko en fonto.
reĝa mol~o: Mankas verkindiko en fonto.
siberia mol~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | anas.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.56 2019/11/03 13:10:17