tradukoj: de en fr hu la nl ru sk
En la Hebrea Biblio,
tabui, apartigi por
ofero:
kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili
(al la pastroj)
[1].
En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publike malakcepti
― eksigi (membron de eklezio) aŭ malaprobi (opinion
rigardatan hereza aŭ kontraŭkristana):
se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita
(t.e. tiu ne rajtu resti membro de la eklezio)
[2];
se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu,
kiun vi ricevis, tiu estu anatemita
[3];
ĉar mi volus, ke mi estu anatemita
(t.e. disigita, apartigita) for de Kristo por
miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno, kiuj estas
Izraelidoj
[4];
malsaman interpreton de la koncepto anatemo demonstris
la 5a Ekumena Koncilio, kiu anatemis origenismon, malgraŭ
la opozicio de la okcidentaj episkopoj, kiuj ne komprenis,
kiel eblas anatemi (en ilia interpreto, malbeni) mortinton.

En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solene kaj
definitive rite eksigi kun eklezia aŭ sinagoga
malbeno.

La ago anatemi:
En la Hebrea Biblio,
tabuo,
oferotaĵo:
sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi
ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo,
kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron
de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin
[5].
En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publika malakcepto
― eksigo (de membro de la eklezio) aŭ malaprobo (de opinio
rigardata kiel kontraŭkristana) fare de eklezia estraro:
la anatemo de Leono Tolstoj konsistis en mallonga sinoda decido
publikigita en la gazetaro.
En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solena kaj
definitiva rita eksigo akompanata per eklezia aŭ sinagoga
malbeno.