*17bal/o

*balo

Pompa kunveno, en kiu oni dancas: en la palaco estas granda balo [1]; ŝi iris al la balo kaj komencis danci [2]; sen regalo ne estas balo PrV ; postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon [3].
angle:
ball
beloruse:
баль
bretone:
bal
bulgare:
бал
ĉeĥe:
bál, ples, taneční zábava
france:
bal
germane:
Ball
hispane:
baile
hungare:
bál
japane:
舞踏会 [ぶとうかい], ダンスパーティ
katalune:
ball
nederlande:
bal (danspartij)
pole:
bal
portugale:
baile
ruse:
бал
slovake:
bál, ples, tanečná zábava
svede:
bal
ukraine:
бал

balejo

Ĉambro aŭ loko, en kiu baloj okazas, en kiu oni dancas: ŝi ne plu kutimas iri al la malmodernaj dancejoj (antaŭe nomitaj „balejoj de romantiko“) [4]. SUP:dancejo
4. Monato, Albisturo Kvinke: Pri kutimoj kaj kalsonoj, 2006
angle:
ballroom
beloruse:
танцавальная заля, танцзаля
france:
salle de bal
germane:
Ballsaal
ukraine:
зал для танців, танцювальний зал

kostumbalo, maskobalo

Balo, en kiu la invititoj devas porti travestion aŭ simple maskon: kiel strange ili aspektas! ili certe venas de maskobalo [5]! li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj [6]; li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [7]; lia edzino veturis al opera maskobalo FK ; estis konkurso pri danco kaj kostumbalo (mi estis plonĝisto) kaj ni ludis homlupludon ĝis la kvara [8]. VD:karnavalo, kostumo
angle:
masked ball
beloruse:
баль-маскарад
france:
bal costumé, bal masqué
germane:
Kostümball, Maskenball, Maskenfest, Mummenschanz [ark]
japane:
仮装舞踏会 [かそうぶとうかい]
okcidentale:
mascarade
ukraine:
бал-маскарад

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.