tradukoj: bg cs de en es fa fr fy id io nl pl pt sk tp vo zh

belorus/o, belarus/o

beloruso, belaruso  

1.  
Ŝtatano de Belorusujo.
2.
Homo kun belorusa nacieco: 350 000 nelitovoj – precipe poloj, rusoj kaj belorusoj – scias la litovan [1]; inter la litovoj en la parlamento estis elektitaj tri rusoj, po du belorusoj kaj poloj, kaj unu judo [2].

belorusa, belarusa  

Rilatanta al belorusoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: belorusaj infanoj malsanigitaj pro la nuklea katastrofo en Ĉernobilo [3]; la landlimo litova-belorusa [4].

Belorusujo [5], Belarusujo (BY)  

GEOGPOL Ŝtato en orienta Eŭropo kun ĉefurbo Minsko; teritorio de Respubliko Belorusujo, limanta kun Latvujo, Litovujo, Pollando, Rusujo kaj Ukrainujo: la patrino, Elsie Chomsky (naskiĝinta Simonofsky), venis de kio nun estas Belorusujo [6]. SIN:Belorusio

tradukoj

anglaj

~o, belaruso: Belarusian; ~a, belarusa: Belarusian; B~ujo , Belarusujo : Belarus.

bulgaraj

B~ujo , Belarusujo : Беларус.

ĉeĥaj

~o, belaruso: Bělorus.

ĉinaj

~o, belaruso: 白俄罗斯人 [bái é luó sī rén]; B~ujo , Belarusujo : 白俄罗斯 [bái é luó sī].

francaj

~o, belaruso: Biélorusse (subst.); ~a, belarusa: biélorusse (adj.); B~ujo , Belarusujo : Biélorussie, République de Biélorussie.

frisaj

~o, belaruso: Wyt-Rus; ~a, belarusa: Wyt-Russysk; B~ujo , Belarusujo : Wyt-Ruslân.

germanaj

~o, belaruso: Weißrusse, Belarusse; ~a, belarusa: weißrussisch, belarussisch; B~ujo , Belarusujo : Weißrussland, Belarus.

hispanaj

~o, belaruso: bielorruso.

idaj

~o, belaruso: Bielorusiano, Bieloruso; ~a, belarusa: Bielorusiana, Bielorusa; B~ujo , Belarusujo : Bielorusia.

indoneziaj

nederlandaj

~o, belaruso: Wit-Rus; ~a, belarusa: Wit-Russisch; B~ujo , Belarusujo : Wit-Rusland.

persaj

B~ujo , Belarusujo : بلاروس.

polaj

~o, belaruso: Białorusin; ~a, belarusa: białoruski; B~ujo , Belarusujo : Białoruś, Republika Białorusi.

portugalaj

~o, belaruso: bielorrusso ; ~a, belarusa: bielorrusso ; B~ujo , Belarusujo : Bielorrússia.

slovakaj

~o, belaruso: Bielorus.

tokiponaj

~o, belaruso: jan Pelalusi; B~ujo , Belarusujo : ma Pelalusi.

volapukaj

~o, belaruso: Belarusänan; ~a, belarusa: Belarusänik; B~ujo , Belarusujo : Belarusän.

fontoj

1. Monato, LAST: Parolema popolo
2. Monato, Last: Parlamento multpartia
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne tiom negative ...
4. Monato, last: Vizoj reviziitaj
5. Oficiala Informo de AdE, numero 11
6. Vikipedio, Noam Chomsky


ℛevo | datumprotekto | belorus.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2018/10/11 18:10:13