tradukoj: ca de en fa fr id nl pl pt

litov/o

litovo PIV1  

1.
Ano de balta popolo: Esperanton […] parolos ĉiu homo: laboristo, profesoro, kaj juĝisto, kaj doktoro, kaj hebreo, kaj kristano, kaj litovo kaj japano FK ; pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro VivZam ; Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi VivZam ; en lando nomata „Polujo“ la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo VivZam .
2.
Ŝtatano de Litovujo: la enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj, mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj [1]; litovoj dormas mezume ne pli ol 6 horojn: malbona rezulto kompare kun aliaj eŭropaj landoj [2]; spertuloj de Unesko laŭdis litovojn pri akurata zorgado de la dunoj [3].

litova

Rilatanta al litovoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: en norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita VivZam ; pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj VivZam ; la loĝantoj de la litova ĉefurbo Vilnius estas fidelaj al sia urbo [4]; honestaj litovaj eksportantoj asertas, ke la litova kontrabando al Britio ege ĝenas ilian agadon [5].

Litovujo [6] (LT)  

GEOGPOL Ŝtato en la orienta Eŭropo ĉe Balta Maro kun ĉefurbo Vilno; teritorio de Respubliko Litovujo, limanta kun Belorusujo, Latvujo, Pollando, Rusujo (Kaliningrada regiono) kaj Balta Maro: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo VivZam . SIN:Litovio

tradukoj

anglaj

~o : Lithuanian; L~ujo : Lithuania.

francaj

~o : Lituanien (subst.); ~a: lituanien (adj.); L~ujo : Lituanie.

germanaj

~o : Litauer; ~a: litauisch; L~ujo : Litauen.

indoneziaj

L~ujo : Lituania.

katalunaj

~o : lituà (subst.); ~a: lituà (adj.); L~ujo : Lituània, República de Lituània.

nederlandaj

~o : Litouwer; L~ujo : Litouwen.

persaj

L~ujo : لیتوانی.

polaj

L~ujo : Litwa, Republika Litewska.

portugalaj

~o : lituano ; ~a: lituano ; L~ujo : Lituânia.

fontoj

1. Monato, LAST: Litovio: Mizera statistiko
2. Monato, Malbonan nokton!
3. Monato, Laimius Straznickas: Terlango ― natura valoro
4. Monato, LAST: Vilni-plus
5. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ― Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
6. Oficiala Informo de AdE, numero 11


ℛevo | datumprotekto | litov.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2019/02/13 19:10:38