9ĉampion/o PV

9ĉampiono

1.
SPO Venkinto en grava titoldona sportkonkurso: urba, landa, monda ĉampiono pri piedpilko; la blindulo ludas ŝakojn kaj estas ŝakĉampiono de la ŝipo, sur kiu li vojaĝas [1]; neniu dubis, ke la litova teamo prezentinta dancon, […] meritas la titolon de monda ĉampiono [2]; multfoje la kluba teamo ĉampioniĝis en diversaj konkursoj [3]; li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono [4]; li pensigas min pri la grandaj ĉampionoj de la antikva epoko [5]. VD:ĉampionludo, rekordulo
Rim.: Iuj misderivas el „ĉampiono“ la vortojn „ĉampionado“ aŭ „ĉampioneco“ por nomi ĉampionludon: monda ĉampionado de dancoj [6]; partoprenis pasintjare pli ol 100 homoj ĉampionecon [7].
Rim.: „Ĉampionado“ estas sone proksima al la iom internacia „championat“ – sed tia uzo ne estas kohera kun la esperanta derivado, ĉar logike tia vorto devus signifi „estado ĉampiono“ – kiel „reĝado, profesorado“ ktp. Logika kaj memtrudiĝanta solvo estus ankaŭ „ĉampionumo“ – sed oni tiom fortimigis la esperantistojn kontraŭ ĉi tiu sufikso, ke ili preferas misuzi alian sufikson ol fari vorton per -um. [Sergio Pokrovskij]
2.
(evitinde) Eminenta probatalanto: Bourlet estis la vera ĉampiono de Esperanto PIV1 . VD:apostolo2, pioniro, protagonisto
Rim.: Ĉi tiu senco, komuna al la lingvoj angla kaj la latinidaj, estas tute nekonata, stranga kaj komike nekutima en aliaj lingvoj – dum la sporta signifo ja estas tute internacia; sekve, la frazoj kiel ĉampiono de la kredo impresas onin proksimume kiel rekordulo de la kredo – kio probable ne estas la intenco de la dirinto. Kaj ĝenerale, estas nenia avantaĝo konfuzi en unu vorto tiom malsamajn sencojn. [Sergio Pokrovskij]
angle:
champion
beloruse:
1. чэмпіён 2. змагар (за ідэю і да г. п.), паборнік, абаронца, прыхільнік
bulgare:
шампион 1. шампион
ĉine:
2. 先驅 [xiānqū]
france:
1. champion (dans un sport), as (grand vainqueur), vainqueur, gagnant, recordman 2. champion (défenseur d'une idée) , apôtre (d'une idée), défenseur (d'une idée), partisan (d'une idée)
germane:
1. Meister, Sieger, Champion 2. Kämpe, Vorkämpfer, Verfechter
hebree:
אַלוּף
hispane:
1. campeón
hungare:
1. bajnok 2. harcos (átv), védelmező
itale:
1. campione (di uno sport o sim.) 2. campione (guerriero)
japane:
チャンピオン [ちゃんぴおん], 選手権者 [せんしゅけんしゃ], 優勝者 [ゆうしょうしゃ], 闘士 [とうし], 擁護者 [ようごしゃ]
nederlande:
1. kampioen 2. aanhanger, voorvechter
pole:
1. czempion, champion, mistrz
portugale:
campeão
rumane:
1. campion
ruse:
1. чемпион 2. поборник, защитник
slovake:
šampión
ukraine:
чемпіон

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Tiu senco ŝajnas baziĝi sur la etimologia origino: fr. champion, el
      okcidentgerm. *kampja-, lat. campus (batal-)kampo, sed en E-o oni ne trovas
      ĝin ekster vortaroj. Ĉu entute forigi ĝin?
      [WD]