1feston/o PV

festono

1.
Ornama borderanta girlando el kunplektitaj floroj, folioj, branĉetoj: la murojn de la klasoĉambro dekoras grandaj koloraj festonoj, dum de la plafono pendas paperaj drakoj [1].
2.
BELAARKI Ornamaĵo imitanta arkoformajn girlandojn: sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj [2]; flordesegnaj tapiŝoj pendis de oraj festonoj sur la muroj Iŝtar .

festona reliefo, Wuppertal, Handelstr. 27
CC BY-SA 4.0  [3]
3.
TEKS Ornamaĵo de vesto imitanta florojn aŭ foliojn: ŝia tre dekoltita vesto […] estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kuniĝis en mirinda bonordita senordeco FK . VD:franĝo, kvasto, punto

mezepoka robo kun festonoj
PD  [4]
angle:
festoon
beloruse:
фэстон, гірлянда
ĉeĥe:
girlanda, věncoví
ĉine:
2. [dāng]
france:
feston
germane:
1. Girlande, Blumengebinde, Laubgebinde, Blumengehänge 2. Feston, Ornamentgehänge 3. Feston, Zierbögen
hungare:
1. virágfüzér, lombfüzér 2. füzérdísz, feszton 3. slingelés
japane:
花綱 [はなづな], 花綱装飾 [かつなそうしょく], スカラップ
portugale:
festão, grinalda, bambolim, recorte
ruse:
фестон, гирлянда
slovake:
girlanda, kvetinový záves
svede:
festong
ukraine:
фестон, ґірлянда

festoni

(tr)
Ornami per festono, randi kiel festono; borderi: dank' al tiu, kies arkon floroj festonas (la dio Amoro) [5].
5. Kalidasa, trad. K. Kalocsay: La printempo, la nica literatura revuo, 1961-07 ĝis 08 (36), p. 204a-207a
beloruse:
аздабляць гірляндамі
ĉeĥe:
věnčit
france:
festonner
germane:
blumenbehängt
japane:
花綱で飾る [かつなでかざる], スカラップをつける
slovake:
venčiť
ukraine:
прикрашати ґірляндами

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.