*fojn/o

*fojno

AGR Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj: la fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj [1]; bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn [2]; [ŝi] plektis el fojno grandan belan tapiŝon, […] etendis ĝin super la mortinta birdo [3]; la flamo ekstermas fojnon [4]; rasti fojnon [5]; fojno-kuŝejo [6]; „Falĉita kiel fojno“ (romano de S. Johansson); draŝi fojnon (vane) PrV . VD:furaĝo, pajlo
angle:
hay
beloruse:
сена
bulgare:
сено
ĉeĥe:
seno
ĉine:
乾草 [gāncǎo], 蒭 [chú]
france:
foin
germane:
Heu
hispane:
heno
hungare:
széna
japane:
干し草 [ほしくさ], まぐさ
nederlande:
hooi
portugale:
feno
ruse:
сено
slovake:
seno
tibete:
སོག་མ་
ukraine:
сіно

fojnado

AGR Rikoltado kaj sekigado de herbo por ricevi fojnon: tio detruis ilian tutan taglaboron je la fojnado [7]; ili parolas, parolas, la tutan tagon anstataŭ okupiĝi pri la fojnado [8].
7. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
8. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
beloruse:
сенакос
ĉine:
收割 [shōugē]
france:
fenaison
germane:
Heuernte, Heumahd
ukraine:
сінозаготівля, сіножать, косовиця, сінокіс

fojnejo

AGR Dometo aŭ subtegmenta loko por finsekigo kaj konservado de fojno: la fojnejo super la bovinejo [9]; griza, diktrunka fojnejo kun sia muskokovrita herbaĵtegmento kaŭris kiel eta fabelkabano sub la vastaj kronoj de la altaj betuloj [10]; petveturi, noktumi subĉiele aŭ en fojnejoj [11]. VD:garbejo, stalo, ŝedo
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
11. D. Cibulevskij: Danio pli proksima, Monato, 1997:8, p. 23a
beloruse:
адрына, пуня, вышкі
ĉeĥe:
seník
france:
fenil
germane:
Heuboden, Scheune
hispane:
henil, pajar
hungare:
szénapadlás, szénapajta
nederlande:
hooizolder, hooischuur
portugale:
palheiro
ruse:
сеновал
slovake:
senník
ukraine:
сінник

postfojno

AGR Fojno el dua rikolto en sama jaro. VD:postfalĉaĵo
beloruse:
атава
ĉeĥe:
usušená otava
france:
arrière-foin, refoin, regain (foin de seconde coupe)
germane:
grüne Mahd, Grummet, zweite Mahd (Heu), Öhmd
hungare:
sarjúszéna
japane:
二番刈り [にばんかり]
ruse:
отава
slovake:
mládza, otava
ukraine:
отава

administraj notoj

post~o: Mankas fontindiko.
post~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.