1gigant/o JED
giganto
- 1.
-
Grandegulo,
homo eksterordinare, nenormale granda:
tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj
okuloj kiel lokustoj
[1];
kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin
[2]?
la giganto prenis la trunkon sur la ŝultron
[3];
flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo
[4];
etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj
[5];
tiun lokon loĝas gento de gigantoj
[6].
koloso,
titano - 2.
En la helena mito, ĉiu el la cent grandegaj filoj de
Geo kaj de la sango de
Urano;
nekonfuzindaj kun
Titanoj.
- 3.
- (figure) Io eksterordinare granda: kolosaj arboj densege kreskantaj, […] la vento fleksis potencajn branĉojn de tiuj nudaj gigantoj [7]; Antarkto ne plu estus „dormanta giganto“, sed „vekita giganto“ [8]; [tie] troviĝas grandaj ŝip-farejoj de la du japanaj gigantoj (trustoj) Kawasaki kaj Mitsubishi [9]; Google, […] la Interreta giganto elpensis ruzan strategion [10]; kiel eblas ke Vin, Giganton (eminentulon) de la Penso, tiom perturbas la […] misrecenzoj de memproklamita goljato [11]?
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:33
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 1984
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rakonto
8. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5

- angle:
- 1. giant
- beloruse:
- гігант, волат
- ĉeĥe:
- gigant, obr
- ĉine:
- 庞然大物 [pángrándàwù], 巨客 [jùkè], 巨人 [jùrén]
- france:
- géant (subst.)
- germane:
- Gigant, Riese
- hispane:
- gigante
- hungare:
- óriás
- itale:
- gigante, Gigante (mit.)
- japane:
- 巨人 [きょじん]
- katalune:
- gegant
- nederlande:
- reus
- pole:
- 1. gigant, olbrzym, wielkolud 2. gigant
- portugale:
- gigante (subst.)
- ruse:
- гигант, исполин, великан
- slovake:
- gigant, obor
- ukraine:
- гігант, велетень
giganta
- Grandega, kolosa, mamuta: skeletoj de rosmaroj […] aspektis kiel gigantaj brakoj [12]; [egiptoj] plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn [13]; subite mi vidis tra la pluvo […] gigantan virinan figuron [14]; mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn [15]; gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio [16]; la sukceso estos giganta [17].
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto

- gigantic, giant
- beloruse:
- гіганцкі, велізарны
- ĉeĥe:
- gigantický, mocný, mohutný, obrovský
- ĉine:
- 巨客 [jùkè], 巨 [jù], 硕大无朋 [shuòdàwúpéng], 巨型 [jùxíng], 特大 [tèdà], 巨大 [jùdà]
- france:
- géant (adj.), gigantesque
- germane:
- gigantisch, riesig
- hispane:
- gigante
- hungare:
- óriás, gigantikus
- itale:
- gigantesco
- japane:
- 巨人の [きょじんの], 巨大な [きょだいな]
- katalune:
- gegantí, colós
- nederlande:
- reusachtig
- pole:
- gigantyczny, kolosalny, bajoński (o cenie)
- portugale:
- gigante (adj.), gigantesco
- rumane:
- colosal
- ruse:
- гигантский
- slovake:
- gigantický, obrovský
- ukraine:
- гігантський, велетенський