*gri/o

*grio

KUI
1.
Senŝeligita kaj malfajne pistita greno, hordeo, fagopiro k.a.: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj, pano FK ; lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku [1]; ŝi […] kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino, ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus [2]; la juna vidvino […] aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton Marta .
Rim.: Tiu ĉi estas la fundamenta senco de „grio“.
2.
Krude muelita tritiko, semolo: sed multe pli impone estas, ke en ĝi ni ricevas varman kaĉon el grio [3]; miksaĵo de faruneca substanco (rizo, maizamelo, grio aŭ similaĵo) kaj lakto […] post malvarmiĝo, servita kiel deserto [4].

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

grenproduktoj
angle:
coarse meal, grits, groats
beloruse:
крупы
ĉeĥe:
kroupy
ĉine:
2. 粗粒小麥粉 [cūlìxiǎomàifěn], 沙子 [shāzi]
france:
gruau, semoule
germane:
1. Grütze, Gräupchen, Graupen 2. Grieß
hungare:
dara, gríz
japane:
ひき割り [ひきわり]
katalune:
sèmola (producte)
nederlande:
griesmeel
perse:
بلغور
portugale:
sêmola, canjiquinha
ruse:
крупа
slovake:
krúpy
turke:
irmik
ukraine:
крупа

griaĵo

KUI Kaĉo el grio: la virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo [5]; oni surtabligos griaĵon kaj karbonadon [6]; plado da griaĵo kaj glaso da lakto Marta ; la aspekto mem de la griaĵo estis naŭza [7].
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
porridge
beloruse:
каша (з крупаў)
france:
bouillie
germane:
Grütze, Grießbrei
hungare:
darakása
japane:
オートミール
katalune:
sèmola (plat)
nederlande:
griesmeelpap
perse:
هَلیم، خوراک بلغور
ruse:
каша (из крупы)
ukraine:
каша

administraj notoj