tradukoj: be bg cs de en es fr hu la nl pl pt ru sv

Migra birdo kun longaj, maldikaj kruroj,
kolo kaj beko, simbolo de longviveco en
Orientazio;
genro el familio gruedoj kaj el la ordo
gruformaj (Grus):
gruo manĝas fiŝojn kaj vivas en marĉo
[2].

Levmaŝino konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies
supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per
ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion kaj tirata per
malsupra vinĉo:
ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis
gruoj kun siteloj
[3].

Sud-hemisfera stelfiguro
(Grus).

Ordo el la klaso birdoj
(Gruiformes).