*just/a

*justa

1.
Konforma kun la leĝo kaj juro: juĝu la popolon per juĝo justa [1]; justa decido [2]. VD:rajta, leĝa. legitimi
2.
Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de aliaj homoj, kaj haviganta al ĉiu lian apartenaĵon: tiu homo estis honesta, justa, diotima [3]; nia provincestro estas severa, sed justa [4]; la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti plena sendependeco de ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj [5]; ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj [6]; vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon […] ne trovinta plenumon por viaj justaj (pravaj) postuloj Marta ; ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego [7]. VD:egala1.b, ekvilibra, ĝusta, prava
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:106
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:1
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
angle:
just
beloruse:
правільны, справядлівы, законны
ĉeĥe:
oprávněný, spravedlivý
ĉine:
公平 [gōngpíng], 秉公 [bǐnggōng], 正义 [zhèngyì], 公允 [gōngyǔn], 公道 [gōngdao]
france:
juste, légitime
germane:
1. recht 2. gerecht
hispane:
justo
hungare:
1. jogos, jogszerű, legitim 2. igazságos
indonezie:
1. adil 2. setara
itale:
giusto
japane:
正しい [ただしい], 正義の [せいぎの], 正当な [せいとうな], 合法的な [ごうほうてきな], 公正な [こうせいな], 公平な [こうへいな]
nederlande:
rechtvaardig
nepale:
निष्पक्ष
portugale:
justo
ruse:
справедливый, правильный, правый
slovake:
spravodlivý
svede:
2. rättvis
ukraine:
справедливий, правильний, правий, слушний

justeco

1.
Karaktero de tio kio estas konforma je la juro: ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco [8]; li decidis forkuri de la justeco [9]; kanajlo […], kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco [10]; la justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj [11]; pardonemeco superas justecon PrV .
2.
Morala virto, pri kiu oni respektas la rajtojn de proksimulo: justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [12]; fidante al la dia justeco, ŝi atendis [13].
angle:
justice
beloruse:
справядлівасьць, права, законнасьць
ĉeĥe:
oprávněnost, spravedlnost
ĉine:
[yì], 正义 [zhèngyì], 公道 [gōngdào], 公正 [gōngzhèng]
france:
justice (caractère juste)
germane:
Gerechtigkeit
hispane:
justicia
hungare:
igazságosság 1. jogosság, jogszerűség;, legitimitás
indonezie:
keadilan, kesetaraan
itale:
giustizia
japane:
正義 [せいぎ], 正当 [せいとう], 公正 [こうせい], 公平 [こうへい]
nederlande:
rechtvaardigheid
portugale:
justiça
ruse:
право, справедливость
slovake:
spravodlivosť
svede:
rättvisa
tibete:
དྲང་བདེན་
ukraine:
право, справедливість

maljusta

Ne justa: maljusta kondamno [14]; maljustaj kompromisoj [15]; vi estas maljusta kontraŭ mi [16]; se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo […] [17]; maljustaj trezoroj ne donas utilon [18]; sonis ankoraŭ en ŝiaj oreloj la maljustaj riproĉoj [19]; li riproĉegis, li estis maljusta kaj senindulga [20].
angle:
unjust
beloruse:
несправядлівы, незаконны, няправільны
ĉeĥe:
bezprávný, neoprávněný, nespravedlivý
ĉine:
冤枉 [yuānwang], 不义 [bùyì], 不公 [bùgōng]
france:
injuste, illégitime
germane:
unrecht, ungerecht
hispane:
injusto
hungare:
jogtalan, igazságtalan
itale:
ingiusto
japane:
不正な [ふせいな], 不公平な [ふこうへいな], 不当な [ふとうな], 不法な [ふほうな]
nederlande:
onrechtvaardig
portugale:
injusto
ruse:
несправедливый
slovake:
krivdiaci, nespravodlivý
svede:
orättvis
ukraine:
несправедливий

maljustaĵo

Maljusta ago: suferi, toleri, venĝi maljustaĵon; ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia [21]; kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto [22]; kompensi al ŝi la maljustaĵon Marta ; ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo Marta ; lia tuta animo bolis de indigno pro tiu maljustaĵo [23]. VD:difekto, domaĝo
angle:
injustice
beloruse:
несправядлівасьць
ĉine:
不公正 [bùgōngzhèng], 不公平 [bùgōngpíng], 冤屈 [yuānqū], 冤 [yuān]
france:
acte d'injustice, injustice (acte d'injustice)
germane:
Unrecht
hispane:
injusticia
hungare:
jogtalan cselekedet, igazságtalan tett
indonezie:
ketidakadilan
itale:
ingiustizia
japane:
不正行為 [ふせいこうい]
nederlande:
onrecht
portugale:
injustiça
ruse:
несправедливость
svede:
orättvisa
ukraine:
несправедливість, кривда

maljusteco

Manko de justeco: socia maljusteco [24]; lingva maljusteco [25]; maljusteco de la fatalo [26]; mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon [27]; ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj [28].
angle:
injustice
beloruse:
несправядлівасьць
ĉeĥe:
bezpráví, neoprávněnost, nespravedlnost
ĉine:
[yuān], 不公正行为 [bùgōngzhèngxíngwéi], 非正义性 [fēizhèngyìxìng], 委屈 [wěiqū]
france:
injustice (caractère injuste)
germane:
Ungerechtigkeit
hispane:
injusticia
hungare:
jogtalanság, igazságtalanság
indonezie:
ketidakadilan
itale:
ingiustizia
japane:
不正 [ふせい], 不公平 [ふこうへい], 不当 [ふとう], 不法 [ふほう]
nederlande:
onrechtvaardigheid
portugale:
injustiça
ruse:
несправедливость
slovake:
nespravodlivosť (vlastnosť)

administraj notoj