Genro el la familio kuledoj
(Culex), kies inoj suĉas sangon de
mamuloj kaj
birdoj kaj kies piko kaŭzas malagrablan jukadon:
kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
(malgranda kaŭzo povas estigi gravan efikon).
efiko,
kopekoPrV.
kulvualo
Vualo el gazo, kiun oni metas ĉe fenestroj aŭ
ĉirkaŭ litoj, por sin ŝirmi kontraŭ
kuloj:
levinte la kulvualon, li vidis fortajn brilojn
filtriĝi tra la fermitaj fenestro kaj pordo
[1].