8obstakl/o PV
obstaklo
- 
                              Malhelpaĵo, baro:
                              
                                 spitante ĉiujn obstaklojn […] la Internacia Lingvo traboris al si la
                                 vojon en ĉiujn partojn de la mondo
                                 [1];
                                 
                              
                                 aliaj konsonantoj ekestas tiamaniere, ke la aerfluo estas plene interrompita per
                                 iu obstaklo kaj nur post la venko de tiu obstaklo ĝi eliras
                                 [2];
                                 
                              
                                 nesuperebla obstaklo
                                 [3];
                                 
                              
                                 li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco
                                 [4];
                                 
                              
                                 la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj
                                 [5];
                                 
                              
                                 ni rememoru, tra kiuj obstakloj evoluis kompreno de la atom-strukturaj leĝoj
                                 [6];
                                 
                              
                                 sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado
                                 [7].
                                 
                               blokado,
                           embaraso,
                           implikaĵo,
                           malfacilaĵo,
                           obstrukco1 blokado,
                           embaraso,
                           implikaĵo,
                           malfacilaĵo,
                           obstrukco1
Rim.:
                           Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri malhelpo, baro.
                           
                     1.
                           
                           Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. M. Vanden Bempt: KB+ABB+CERA egalas KBC, Monato, 1998:11, p. 19a
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?
7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Tri
                  2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. M. Vanden Bempt: KB+ABB+CERA egalas KBC, Monato, 1998:11, p. 19a
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?
7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Tri
- angle:
- obstacle
- beloruse:
- перашкода
- ĉeĥe:
- překážka, úskalí
- ĉine:
- 障碍 [zhàngài], 障礙 [zhàngài], 阻碍 [zǔài], 阻礙 [zǔài], 障碍物 [zhàngàiwù], 障礙物 [zhàngàiwù], 难关 [nánguān], 難關 [nánguān], 大关 [dàguān], 大關 [dàguān], 絆腳石 [bànjiǎoshí], 绊脚石 [bànjiǎoshí]
- france:
- empêchement, obstacle
- germane:
- Hindernis, Hürde
- hispane:
- obstáculo
- hungare:
- akadály
- japane:
- 障害物 [しょうがいぶつ], じゃまもの, 障害 [しょうがい], じゃま
- katalune:
- obstacle
- nederlande:
- obstakel, hinderpaal
- pole:
- przeszkoda, zawada
- portugale:
- obstáculo
- rumane:
- obstacol
- ruse:
- препятствие
- slovake:
- prekážka
- svede:
- hinder
- ukraine:
- перешкода, завада, перепона
obstakli
                     (x)
                  - 
                              Malhelpi,
                              bari, provizore aŭ tute malebligi:
                              
                                 la malsameco de politikaj kaj aliaj ideoj obstaklas unuecon
                                 [8];
                                 
                              
                                 ĉu venos la epoko, kiun obstaklas malbonuloj,
                                 por kiu la bonuloj penas: epoko de feliĉo ĝenerala
                                 [9]?
                                 
                              
                                 la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon
                                 [10];
                                 
                              
                                 la lingvaj malfacilaĵoj […] obstaklas rektan komunikadon inter la
                                 popoloj,
                                 [11];
                                 
                              
                                 se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, tiam ĉiuj konsuloj
                                 tuj komune obstaklas, eĉ se ili antaŭ monatoj ankoraŭ volis kraĉi
                                 […] unu al la alia
                                 [12];
                                 
                              
                                 migradojn obstaklis danĝeraj tropikaj arbaroj, impetegaj riveroj, vastaj dezertoj
                                 [13].
                                 
                               blokadi,
                           embarasi,
                           impliki,
                           malfaciligi,
                           obstrukci,
                           ŝtopi blokadi,
                           embarasi,
                           impliki,
                           malfaciligi,
                           obstrukci,
                           ŝtopi
8.
                           
                           Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Lumon!, en: Libero kaj amo, 1970
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 40
13. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
                  9. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Lumon!, en: Libero kaj amo, 1970
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 40
13. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
- beloruse:
- перашкаджаць, ствараць перашкоду
- ĉine:
- 悮 [wù], 妨 [fáng], 妨碍 [fángài], 妨礙 [fángài], 碍 [ài], 礙 [ài], 絆 [bàn], 绊 [bàn]
- france:
- empêcher, entraver
- germane:
- hindern, behindern, verhindern, erschweren
- japane:
- 障害となる [しょうがいとなる]
- pole:
- zawadzać, zawadzić
- rumane:
- împiedica, stânjeni