3blokad/o
blokado
- 1.
Milita strategio malhelpanta
la provizadon
de la kontraŭulo je necesaĵoj, barante la vojon, laŭ kiuj tiuj
transportiĝas:
pro la blokado de Sarajevo, mi ne povis ricevi novan [jarlibron]
[1];
[oni] bonvenigos okupaciantan potencon, kiu dum dek jaroj regule
bombadis nordon kaj sudon de la lando kaj per blokado ruinigis la ekonomion
[2];
la prezidanto elektis marblokadon ĉirkaŭ la insulo por malhelpi la sovetiajn
ŝipojn alporti pliajn raketojn
[3].
sieĝo- 2.
Politika strategio, ĉe kiu oni provas koncedigi
kontraŭulon barante
la aliron al bezonata aŭ dezirata rimedo:
- a)
Embargo:
ĉiuj ŝtatoj devus antaŭe promesi, ke ili […] partoprenos en ekonomia
blokado kontraŭ ĉiu ajn, kiu rifuzus obei
FSp
;
la uson-kubaj rilatoj, se ili restas markitaj de la maljusta komerca blokado
[4];
dum la komunisma reĝimo mineraloj estis la ĉefa fonto por „trarompi la blokadon“
kaj certigi al si valuton
[5].
sankciumo- b)
- Formo de manifestacio, ĉe kiu oni sidante, kuŝante, alkroĉiĝante baras vojon aŭ enirejon: post la sieĝo de Ĵenin fare de la israela armeo printempe de 2002, sidblokadoj organiziĝis dum 42 tagoj antaŭ la sidejo de UN en Damasko [6].
ĉantaĝi,
devigi
1.
Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
2. Monato, Hektor Alos I Font: Ĉu kompatindaj irakanoj?, 2004
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Antaŭ 40 jaroj, la mondo rande de atommilito
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Primara antikastrismo
5. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La ĉagrenoj de la „printempo de Damasko“
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Movada Rubriko Intervjuas Esperantan klubon el Azio
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, De la afero jukos ĝis la elektoj
9. Monato, Evgeni Georgiev: Ponta popolo, 2011

- beloruse:
- блякада
- ĉeĥe:
- blokování, blokáda, uzavření přístupu
- ĉine:
- 柏林封鎖 [bólínfēngsuǒ], 堵塞队 [dǔsèduì], 堵塞物 [dǔsèwù], 阻断 [zǔduàn]
- france:
- siège, blocus
- germane:
- Blockade 2.a Embargo
- hebree:
- חסימה
- hispane:
- bloquéo
- japane:
- 封鎖 [ふうさ]
- perse:
- محاصره
- pole:
- blokada
- ruse:
- блокада
- slovake:
- blokáda, obliehanie
blokadi
(tr)
-
Realigi blokadon:
en Moskvo agresemaj manifestaciantoj el por-registaraj junularaj organizaĵoj dum
semajno blokadis la ambasadon de Estonio
[10];
la loĝantoj blokadis la nacian vojon multajn horojn
[11];
la viruso de 1918 blokadis la homan interferonon (kontraŭvirusa proteino en
organismo) kaj tial disvastiĝis laŭ la tutaj spirvojoj
[12].
barikadi,
bloki,
sieĝi
10.
Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo, 2007
11. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
12. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
11. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
12. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 2009
- beloruse:
- блякаваць
- ĉeĥe:
- blokovat, vázat (sílu)
- france:
- assiéger, faire le blocus (de), faire le siège (de)
- germane:
- blockieren
- hebree:
- להטיל מצור
- japane:
- 封鎖する [ふうさする]
- perse:
- محاصره کردن
- pole:
- prowadzić blokadę
- ruse:
- блокировать
- slovake:
- blokovať, obliehať