*perd/i UV

*perdi

(tr)
Nevole seniĝi je posedaĵo:
1.
Ĉesi posedi, ne plu havi: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [1]; mi sopiras je mia perdita feliĉo [2]; [ili] perdis la kuraĝon [3]; [la] popolo […] perdis la prudenton [4]; [ili] perdis sian vivon [5]; ni povus ankoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin (ne povas kunresti) [6]! ili perdis sian bonan humoron [7]; ŝi perdis la spiron kaj komencis plori [8]; ŝi perdis la konscion kaj falis [9]; vi povas perdi la kapon (la prudenton aŭ eĉ la vivon) [10]! tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon [11]; ŝi perdis sian fidon je Dio [12]; Kala malsaniĝis kaj ĉiam pli perdis la sanon [13]; la nigraj okuloj perdis sian brilon [14]; mi perdis mian klaran voĉon [15]; por ke ili perdu sian trankvilecon kaj sian pacon, ŝi brodis mensogojn [16]; ĉu vi perdis la apetiton [17]? li preferis perdi la postenon ol lasi aliajn trudi al li ion kritikeblan [18]; [li] eĉ en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fuŝi per mallerto [19]; li riskas perdi sian ŝancon [20]; kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon (kun prudento oni perdas ankaŭ honoron) PrV .
2.
Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; Napoleono perdis la batalon (la venkon, t.e. malvenkis) de Waterloo [21]; — Sed vi ne volus iom manĝi, Stella? — Ne, mi dankas, mi ne estas malsata — Jes, malkaŝe dirate, vi ne multon perdas per tio ĉi, ĉar tie estas nek birdo, nek fiŝo [22]; perdi la ludon.
3.
Vane uzi: sed mi fidas, […] kial ni nun perdu vortojn pri tio [23]! paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi [24]; mi adiaŭas tuj, ĉar mi ne volas perdi minuton [25]; vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi [26]. VD:malŝpari
4.
Ne plu vidi ion aŭ iun malaperantan; ne povi plu retrovi: ili perdis la vojon […], la dezerto ilin ŝlosis [27]; ŝia gracia figureto […] perdiĝis en la amaso da rapidantaj homoj Metrop ; [ŝi] perdis la orientiĝon [28]; ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj [29]; Vinicius, en la ĝenerala konfuzo […] perdis la apostolon de la vido [30]; en tiu parto lumigita troviĝis la piedo de la ŝtupetaro, […] la restaĵo perdiĝis en ombron [31]; la publiko sentas sin iel perdita en tro malplena salono [32]; pli bone estas reiri, ol perdi la vojon PrV .
5.
(uzata nur en pasivo) Ruinigi, malsukcesigi, neniigi: ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj [33]; ĉio estas perdita, rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo [34]; bono farita ne estas perdita PrV . VD:konsumiĝi, malaperi, perei2
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:28
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
17. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
18. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 16
19. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 10
20. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Kvara
21. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
22. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI
25. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
26. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 24
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:3
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
29. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
30. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIII
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
32. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
33. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
34. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
lose
beloruse:
губляць, згубіць, страціць
bretone:
koll
ĉeĥe:
mařit, pozbýt, prohrát, tratit, ztratit, ztrácet
ĉine:
丟失 [diūshī], 丢失 [diūshī], 丧失 [sàngshī], 喪失 [sàngshī], 失去 [shīqù], 弄丟 [nòngdiū], 弄丢 [nòngdiū], 輸掉 [shūdiào], 输掉 [shūdiào]
france:
perdre
germane:
verlieren
hispane:
perder
hungare:
1. elveszt, elveszít 2. veszít, veszt, elveszt 3. veszteget 4. elveszít, elveszt 5. elvész bono farita ne estas ~ita: jótett helyébe jót várj.
indonezie:
1. kehilangan 2. kalah 3. membuang, menyia-nyiakan 5. hilang, musnah
japane:
失う [うしなう], なくす, 見失う [みうしなう], 敗れる [やぶれる], 空費する [くうひする]
katalune:
perdre
nederlande:
verliezen
pole:
gubić, tracić, zawieruszyć
portugale:
perder
rumane:
pierde
ruse:
терять, потерять, утратить
slovake:
prehrať, stratiť, tratiť
ukraine:
губити, втрачати, утрачати, позбуватися, позбавлятися, програвати

perdigi

Igi iun perdi: tion vi faris, por perdigi de mi mian tempon [35]; ia maldiskretaĵo al li perdigos lian oficon [36]; tiu ĉi interrilato iom perdigis al li la feliĉan, senduban [kredon je] Dio [37]; la movo perdigis al li la glitigan starejon, kaj, momenton poste, li ree malaperis en la akvo [38];
germane:
(jemanden etwas) kosten, verlieren lassen

perdiĝi

(ntr)
Malaperi, tiel ke oni ne retrovas ĝin: foje la kontakto fluis malrapide, [foje] leteroj perdiĝis [39]; [ili] unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj Marta ; lia voĉo perdiĝis en la blekado […] de la batalantaj [40]; la ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos [41]; cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, – ni semas kaj semas konstante [42]; la cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si [43]; ĉiu espero perdiĝis [44]! perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono PrV .
39. Monato, Franz-Georg Rössler: Arĝenta kunlaboro, 2013
40. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 34:16
42. L. L. Zamenhof: La Vojo
43. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
44. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
bretone:
bezañ kollet, en em goll
ĉine:
轉向 [zhuànxiàng], 转向 [zhuànxiàng], 迷路 [mílù], 失去 [shīqù]
france:
se perdre
germane:
verloren gehen
indonezie:
hilang
japane:
失われる [うしなわれる], なくなる, まぎれ込む [まぎれこむ], 迷子になる [まいごになる], 負ける [まける], むだになる
katalune:
perdre's
nederlande:
verloren gaan
pole:
ginąć, zagubić się, przepaść, zapodziać się
rumane:
pierzi, pierde-te
ruse:
теряться, потеряться
ukraine:
губитися, пропадати

disperdi

(tr)
Poiome perdi aĵojn: tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado [45]; ne havas sufiĉan monon por disperdi per reklamoj [46]; la valonaj politikistoj misregis, ili disperdis la riĉaĵojn de ĉiuj [47].
45. La Nova Testamento, S. Luko 15:13
46. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
47. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
bretone:
foetañ (foranañ), foranañ
ĉeĥe:
poztrácet
ĉine:
涣然冰释 [huànránbīngshì], 渙然冰釋 [huànránbīngshì]
france:
dissiper
germane:
verschleudern
indonezie:
menjauhkan (diri dr sesuatu), menghilangkan
katalune:
dissipar, balafiar
nederlande:
verbrassen
pole:
zmarnować
rumane:
risipi
ruse:
растерять
slovake:
postrácať
ukraine:
розгублювати, розтрачувати

forperdiĝi

(ntr)
Malproksimiĝi, elgliti kaj malaperi: diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis [48]! la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis [49]; li forlasis Esperanton en 1908, kaj liaj nepridubeblaj talentoj tiel forperdiĝis [50].
bretone:
steuziañ (kuit)
ĉine:
涣然冰释 [huànránbīngshì], 渙然冰釋 [huànránbīngshì], 消失 [xiāoshī]
france:
disparaître, s'évanouir (disparaître), se noyer (disparaître), se perdre (disparaître), se volatiliser (disparaître), s'évaporer (disparaître) kien vi for~iĝis: où étiez-vous passé.
germane:
verloren gehen
indonezie:
menghilang, musnah
katalune:
desaparèixer, esvanir-se
nederlande:
verdwijnen
pole:
zginąć, zapodziewać się
rumane:
pieri, dispari
ruse:
потеряться, затеряться

senperda

Tia, ke nenio perdiĝas: senperde konservi energion [51]; senperda formato FLAC [52].
germane:
verlustfrei

administraj notoj