*pir/o

*piro

KUI Frukto de pirarbo, ekstere verda, flava aŭ ruĝeta, laŭ specoj globa aŭ tubera ĉe la supra ekstremo, kun iom malmola, dolĉa karno: apude staris du korboj plenaj de sovaĝaj piroj kaj pomoj [1]; ruĝaj pomoj kaj grandaj piroj sin apogis al melono IK ; duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis DL ; kompari pirojn kun pomoj (kompari nekompareble diversajn aferojn) [2]. SUP:plurfrukto
du piroj
CC-BY-SA-3.0  [3]
angle:
pear
beloruse:
груша (плод), ігруша (плод)
bretone:
perenn (frouezhenn)
bulgare:
круша
ĉeĥe:
hruška
ĉine:
[lí], 梨子 [lízi]
france:
poire
germane:
Birne Äpfel mit Birnen vergleichen.
hispane:
pera
hungare:
körte
indonezie:
pir
japane:
ナシ, 洋ナシ [ようなし]
nederlande:
peer
pole:
gruszka
portugale:
pêra
ruse:
груша (плод)
slovake:
hruška
tibete:
ལི་
turke:
armut
ukraine:
груша (плід)

pirujo, pirarbo

BOT Arbo el kiu unu specio (Pyrus communis) estas kulturata en multaj variaĵoj pro la fruktoj, genro el familio rozacoj (Pyrus): mi komencis aĉeti belajn arbojn kaj plantis ilin en la herbaro: ekzemple […] pirarbon kaj pomujojn [4]; sur eŭropaj pirujoj, ili povas utili kiel indikilo de la rikoltoperiodo de la fruktoj, ĉar helaj lenticeloj sur nematura frukto malheliĝas kaj estiĝas brunaj [5].
4. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
5. Vikipedio, Lenticelo
angle:
pear tree
beloruse:
груша (дрэва), ігруша (дрэва)
bretone:
gwezenn-ber, perenn (gwezenn)
ĉeĥe:
hrušeň
ĉine:
梨树 [líshù], 梨樹 [líshù], 白梨 [báilí]
france:
poirier
germane:
Birnbaum
hispane:
peral
hungare:
körtefa
japane:
ナシ
latinece:
Pyrus communis Pyrus
nederlande:
perelaar, perenboom
pole:
grusza
ruse:
груша (дерево)
slovake:
hruška (strom)
ukraine:
груша (дерево)

terpiro

BOT Sunfloro kreskanta precipe en norda Ameriko, kies tubera radiko estas uzata kiel manĝaĵo por homoj aŭ brutoj (Helianthus tuberosus): topinamburo (ankaŭ terpiro, tubera helianto) estas plurjara, moltiga planto, havanta tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, precipe por diabetuloj [6]. SIN:tubera helianto
floraroj de terpiro (Helianthus tuberosus), Italujo
CC BY-SA 4.0  [7]
tuberoj de terpiro
CC BY-SA 3.0  [8]
angle:
Jerusalem artichoke, Jerusalem artichoke, sunroot, sunchoke, topinambur, earth apple
beloruse:
тапінамбур
bretone:
perenn-douar
ĉeĥe:
slunečnice topinambur
ĉine:
洋姜 [yángjiāng], 洋薑 [yángjiāng], 菊芋 [júyù], 洋姜 [yángjiāng]
france:
topinambour
germane:
Topinambur, Erdbirne Topinambur, Erdbirne
hungare:
csicsóka
japane:
キクイモ
latinece:
Helianthus tuberosus
nederlande:
aardpeer
pole:
słonecznik bulwiasty, topinambur
ruse:
топинамбур
slovake:
topinambur
ukraine:
топінамбур, земляна груша

pirvino

KUI Fermentanta trinkaĵo ekstraktita el piroj.
angle:
perry, pear wine
beloruse:
грушавае віно
bretone:
sistr-per
ĉeĥe:
hruškové víno
france:
poiré
germane:
Birnenwein
hungare:
körtebor
japane:
ペリー酒 [ぺりーさけ]
nederlande:
perenwijn
slovake:
hruškové víno
ukraine:
грушеве вино

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
ter~o: Mankas verkindiko en fonto.
~vino: Mankas fontindiko.
~vino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.