*pist/i

*pisti  

(tr)
Dispecetigi aŭ pulvorigi per batado, froto kaj premo: pisti pipron, salon, griaĵon; li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon [1]; se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos [2]. lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko [3]; la pastraron […] li volis dispisti (subpremi) kaj fari ĝin sia servisto [4]. VD:disbati, frakasi1, maĉi, mueli.
angle:
pound
beloruse:
таўчы
ĉeĥe:
drtit, mělnit (v hmoždíři)mlít, rozmělňovat, šrotovat
france:
concasser, broyer, piler
germane:
zerstoßen
hispane:
machacar, majar
hungare:
apróra tör
nederlande:
stampen (fijnstampen), fijnstampen
perse:
کوبیدن، ساییدن، خرد کردن
pole:
tłuc (na proszek), rozierać (na proszek)
portugale:
pisar (no gral), triturar, socar
ruse:
толочь
slovake:
drviť, rozdrviť, tĺcť, šrotovať

pistejo

Loko, kie oni pistas rikoltaĵon, materialon: linpistejo [5].
5. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
france:
concasserie

pistilo  

1.  
KEMKUI Instrumento por pisti, ordinare konsistanta el tenilo kun globforma malsupro: pistiloj kaj pistujoj ekzistis jam en prahistoria epoko, kiam oni uzis ilin por pecetigi planterojn aŭ substancojn, ekzemple por krei farbojn [6]; internaciaj normoj maraj severas, sekve la ŝipo entenas diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu rubo solida estu enmaren ĵetita [7].
2.  
Far1 (evitinde) Pistujo: ili do vizitis la muelejojn, kie la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon [8]; ĉi tie vi havas fajrujon, tie benkon, sur kiu oni povas dormi, pistilon por la tritiko kaj vazon por la pasto [9].
Rim.: La inan organon de floro pro simila formo on ankaŭ nomas pistil·o
beloruse:
таўкач, мяла
ĉeĥe:
samičí okvětí, samičí orgány květu
france:
1. pilon
germane:
1. Stößel
hungare:
1. mozsártörő
nederlande:
stamper
perse:
1. دستهٔ هاون
pole:
1. tłuczek
ruse:
пестик
slovake:
mliaždidlo, šrotovník

pistujo  

Speciala vazo, en kiu oni pistas: la popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn [10]; en pistujoj oni pistis spicojn [11].
beloruse:
ступа
ĉeĥe:
hmoždíř, třecí miska
france:
mortier
germane:
Mörser
hispane:
mortero, almirez
hungare:
mozsár
nederlande:
vijzel, mortier
perse:
هاون
pole:
moździerz
ruse:
ступа
slovake:
mažiar (nádoba)

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.