tradukoj: be bg ca cs de en fr hu it nl pl ru sk sv

1skelet/o

skeleto  

1.  
La malmola, solida kaj kuntena parto de organismo: vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton [1]; la ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo [2]; (figure) kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj Marta .
a)  
ANA Ostaro de iuj bestoj, de homo sen la dependaj nervoj muskoloj, organoj; interna skeleto: la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin [3]; kvar ĉevalskeletoj [4]; tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj [5]; sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj [6].
b)  
ZOO Malmola ŝelo de ekzemple insektoj, artikuloj; ekstera skeleto: senvertebruloj […] havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj) [7]; kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano [8].
2.  
KON Trabaro de konstruo, de ŝipo, armaturo, ĉarpentaĵo: la konstrumaniero ĉe kiu oni unue laŭ la supra sistemo muntas kradan skeleton (tradicie el ligno) kaj poste plenigas la malplenajn interspacojn inter la traboj, la fakojn [9]; oni dividas la karoseriojn ankaŭ al memporta, ne-memporta aŭ skeleta karoserio [10].
3.  
(figure) Skiza plano de verko; precipaj trajtoj de organizaĵo, kanvaso2, skemo, skizo: la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando [11]. la infaneta cerbeto […] kreas mem skemon, kiu ordigas la elementojn kaj kreadas skeleton kaj strukturon, kiu ja priskribas la aŭdatan lingvon [12]; skeleto de tiu fervoja reto [13].

skeleta

1.  
ANA Rilata al skeleto1: frakturo […] estas fendiĝo aŭ rompiĝo de osto, do de parto el la skeleta sistemo [14]; striaj muskoloj (skeletaj muskoloj) aktiviĝas vole per la centra nerva sistemo [15].
2.  
KON Rilata al skeleto2: saltigilo estas gimnastika kaj refreŝiga aparato konsistanta el unu peco de alligita forta ŝtofo super ŝtala skeleta konstruo [16]; kradtraba skeleta domo kovrita per kano [17].
3.
(figure) Prezentanta nur la ĉefajn liniojn aŭ ideojn, sendetala: ĝi havis nek murojn, nek tegmenton, nur kadron formitan el ok stangoj supre kunligitaj, simila al skeleta okangula templo [18]; parenteze mia skeleta teorio [19].

skeletulo  

Fantazia estaĵo, konsistanta nur el ostoj, morto2: tre ofte la morto estas prezentita kiel skeletulo, kutime kun falĉilo enmane [20]; Galerio Kaiser ― La skeletulo [21].

ekstera skeleto  

ZOO Ekstera ŝelo, kirasokarapaco de multaj senvertebruloj; ekzoskeleto: artropodoj [estas] senvertebraj animaloj kiu havas ek[z]oskeleton (ekstera skeleto), segmentan korpon, kaj artiklitajn membrojn [22].

interna skeleto  

ZOO Interna kunordigita tuto de ostoj kaj kartilagoj de vertebruloj; endoskeleto: kartilagaj fiŝoj ― ecoj: kartilaga interna skeleto [23].

tradukoj

anglaj

~o a: skeleton.

belorusaj

~o a: шкілет, касьцяк; ~o 2.: каркас; ~o 3.: плян, схема; ~a 3.: схематычны.

bulgaraj

~o a: скелет.

ĉeĥaj

~o: kostra.

francaj

~o: ossements, squelette; ekstera ~o: exosquelette; interna ~o: endosquelette.

germanaj

~o: Skelett, Gerippe; ~a 1.: Skelett-, Knochen-; ~a 2.: Rahmen-; ~ulo : Knochenmann, Gerippe (Fabelwesen), (Gevatter) Tod; ekstera ~o : Exoskelett, Außenskelett; interna ~o : Endoskelett, Innenskelett.

hungaraj

~o a: csontváz; ~o 2.: váz; ~o 3.: váz, séma; ~a 3.: vázszerű, vázlatos.

italaj

~o: scheletro; ~a 3.: scarno (essenziale).

katalunaj

~o: esquelet; ~a 3.: succint, sumari.

nederlandaj

~o: skelet.

polaj

~o a: szkielet; ~o 2.: szkielet; ~o 3.: szkielet; ~o: szkielet; ~a 3.: szkieletowy.

rusaj

~o a: скелет, костяк, остов; ~o 2.: каркас, остов; ~o 3.: план, схема, остов; ~a 3.: схематичный.

slovakaj

~o: kostra.

svedaj

~o: skelett.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
2. Vikipedio, Ĉelskeleto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
7. Vikipedio, Senvertebruloj
8. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo
9. Vikipedio, Trabfakaĵo
10. Vikipedio, Karoserio
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo
12. Monato, Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?
13. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne
14. Vikipedio, Frakturo
15. Vikipedio, Muskolo
16. Vikipedio, Trampolino
17. Vikipedio, Friedrichsruh
18. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
19. Monato, Paul GUBBINS: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2)
20. Vikipedio, Morto
21. Galerio Kaiser
22. Vikipedio, Artropodoj
23. Vikipedio, Kartilagaj fiŝoj

ekstera ~o: Mankas dua fontindiko.
interna ~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | skelet.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2018/06/10 10:10:13