tradukoj: be ca de en es fr he hu it nl pl pt ru sv

*ŝel/o

*ŝelo  

1.  
Ekstera parto de io, protektanta ĝian internon: ŝelo de juglando [1]; en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton [2]; la ŝelon, la bindon [de la libro] mi lasis netuŝita [3]; dika tunela ŝelo el betono [4]; FIZ ili ĉiuj aldonas unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo [5]; [iam] la ŝelo de la tero tiel forte malvarmiĝos, ke ĉia vivo sur ĝi malaperos FK ; ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino, sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon, […] naturon pli sovaĝan [6]; la sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [7]; (figure) li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo [8]; (figure) lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo [9].
a)  
BOT Ekstera tavolo de plantaj partoj trunko, branĉoj, radiko ktp.: betulo […] kun blanka ŝelo [10]; el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton [11]; la tubera ŝelo povas esti de helbruna ĝis ruĝa, la interno de la tubero estas blanka kaj kraka [12]. VD:basto
b)  
BOT Ekstera krusteto aŭ membrano teganta frukton: la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj [13]; ŝelo de nukso BdV ; Klaro kliniĝis por levi de la planko piran ŝelon IK . VD:guŝo, haŭto 2, perikarpo
c)
(evitinde) Guŝo: la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj, sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj IK .
d)  
ZOO Ekstera kalkeca krusteto ŝirmanta la enon de ovo: li ĵus elrampis el la ova ŝelo (estas juna kaj sensperta. lakto) PrV.
e)  
ZOO Ekstera korneca aŭ kalkeca kiraso de testudo, kankro, omaro kaj aliaj bestoj: oni servas la mitulojn […] en ilia ŝelo [14]; (figure) lepro kovris mian tutan korpon per abomeninda ŝelo Hamlet .
f)  
SHI Ŝipŝelo: la jaĥto estas konstruita el ligno, ĝia ŝelo, 30 milimetrojn dika, konsistas el kvar tavoloj [15]; la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton ol nunaj purigaj ŝipoj [16].
VD:haŭto 1
2.  
KOMP Interfaca programo peranta pri atingo al risurco, servilo, operaciumo ktp, por plia oportuno, rendimento aŭ sekuro; precipe, interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciuma kerno: origine komputilo havis nur komandlinian interfacon, ankaŭ nomitan ŝelo [17]; Bash ― Uniksa ŝelo [18]; SSH ― Sekura Ŝelo estas kaj la nomo de programo, kaj la nomo de sekura protokolo [19].

elŝeligi  

1.  
Senŝeligi: elŝeligi pizojn, kaŝtanojn.
2.
(figure) Eltrovi kaj klare aperigi: el la reciproke kontraŭdiraj raportoj estas malfacile elŝeligi la veron.

*senŝeligi [20]  

KUI Eltiri el la ŝelo: Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis [21]; la kverkoj etendis al ili siajn senŝeligitajn branĉojn [22]; Klaro alportis el la kuirejo kelke da piroj […] kaj starante komencis senŝeligi unu IK ; Mariela senŝeligis terpomon [23]; inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo FK .

senŝeligilo  

KUI Specialforma tranĉilo por senŝeligi: senŝeligilo por legomoj; senŝeligilo estas tranĉilo per kiu oni povas senŝeligi terpomojn, pomojn, kukumojn ktp [24].

longŝeloZ  

(arkaismo) =guŝo

ŝipŝelo  

SHI Ekstera tavolo de ŝipo, kiu izolas ĝin de akvo: la ondoj ĵetis la boaton per forta puŝo kontraŭ la ŝipŝelon [25]; Oni fermas la fendojn inter la tabuloj de ŝipŝelo (kareno) aŭ ferdeko per stupo [26].

terŝelo  

GEOL Solida supera parto de la terglobo, ĉirkaŭanta la centran varmegan kernon; terkrusto: du urboj nomitaj Cambridge kuŝas sur la terŝelo [27]; la rivera akvo skulptis la akvofalon laŭ frakcizono en la terŝelo [28].

tradukoj

anglaj

~o: shell.

belorusaj

~o a: кара, корка; ~o b: лупіна, шалупіньне, абалонка; ~o d: шкарлупіна; ~o e: луска, панцыр; el~igi 1.: абіраць, саскрабаць, лушчыць, лузаць; ter~o: зямная кара.

francaj

~o 1.: carapace, coque, coquille, écorce, enveloppe (partie externe), peau (d'un fruit), pelure; ~o 2.: shell (langage de commandes); el~igi 1.: écosser; sen~igi : peler (fruit), décortiquer (noix), écorcer (arbre), éplucher (légume), écaler (oeuf dur); sen~igilo: économe, épluche-légume; long~o: gousse; ŝip~o: coque de navire; ter~o: croute terrestre, écorce terrestre.

germanaj

~o a: Rinde, Borke; ~o b: Schale; ~o c: Hülse; ~o d: Schale; ~o e: Panzer; ~o f: Schiffschale, Schiffsrumpf; el~igi 1.: schälen, pellen; sen~igi : schälen, pellen; sen~igilo: Schälmesser, Schäler; long~o : Hülse; ŝip~o: Schiffschale, Schiffsrumpf; ter~o: Erdkruste, Erdmantel.

hebreaj

~o e: שיריון ; ~o 2.: מעטפת; ~o: קליפה; el~igi 1.: לקלף, לקלוף \קלף\; sen~igilo: קולפן.

hispanaj

~o a: corteza; ~o b: piel; ~o d: cáscara; ~o e: caparazón; el~igi 1.: pelar (una fruta); sen~igilo: pelador (de fruta), abridor (de ostras); ter~o: corteza terrestre.

hungaraj

~o a: fakéreg; ~o b: héj; ~o d: héj; ~o e: páncél; ~o 2.: héjprogram, keretprogram; el~igi 1.: hámoz, fejt; el~igi 2.: kihámoz; long~o: hüvely ; ter~o: földkéreg.

italaj

~o a: corteccia; ~o b: scorza, buccia, guscio (di noci o sim.); ~o d: guscio; ~o e: guscio, conchiglia; ~o 2.: shell, terminale (shell); el~igi 1.: sgusciare (tirar fuori dal guscio), sbucciare; el~igi 2.: estrapolare (fig.); sen~igi : sgusciare (degusciare), sbucciare, pelare, scortecciare, scorzare; sen~igilo: sbucciatore (coltello), pelapatate, pelaverdure; long~o: baccello; ŝip~o: scafo.

katalunaj

~o a: escorça, corfa; ~o b: pell; ~o d: clofolla; ~o e: closca.

nederlandaj

~o a: boomschors, schors; ~o b: schil; ~o d: eierdop, eierschaal, schaal; ~o e: huis; ~o 2.: schil; el~igi 1.: pellen, doppen; el~igi 2.: distilleren; sen~igi : schillen; sen~igilo: schilmesje; ter~o: aardkorst.

polaj

ter~o: skorupa ziemska.

portugalaj

~o a: casca; ~o b: casca; ~o d: casca; ~o e: casca, crosta; el~igi 1.: descascar.

rusaj

~o a: кора; ~o b: кожура, оболочка, шелуха; ~o d: скорлупа; ~o e: корка, чешуя; ~o 2.: оболочка, командный процессор; el~igi 1.: чистить, очищать (от кожуры и т.п.), лущить; el~igi 2.: выделить, отделить от шелухи; sen~igi : чистить, очищать (от кожуры и т.п.), лущить; long~o: стручок; ter~o: земная кора.

svedaj

~o a: bark; ~o b: skal; ~o d: äggskal, skal; ~o e: skal; ~o 2.: skal (program), terminalprogram; el~igi 1.: skala; sen~igi : skala; sen~igilo: potatisskalare, skalare; ŝip~o: skrov.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. Monato, Walter Klag: Pli da metroo-metroj
5. Vikipedio, Transirmetalo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
12. Monato, Julius Hauser: Topinamburo ĉu herbaĉo?
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
14. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme
15. Monato, Jean-Yves Santerre: Persistemo donis plezuron!
16. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?
17. Vikipedio, Grafika uzantinterfaco
18. Vikipedio, Bash
19. Vikipedio, SSH
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, sen'ŝel'ig'
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:37
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
23. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo
24. Vikipedio, Senŝeligilo
25. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 46a
26. Vikipedio, Stupo
27. Mozano: Tra la Mondo Esperantista, La Belga Sonorilo, 1907-08-10 (67)
28. Vikipedio, Viktoria Akvofalo

el~igi: Mankas fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~igilo: Mankas dua fontindiko.
long~o: Mankas dua fontindiko.
long~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | sxel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.35 2018/07/24 19:10:13