tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl ru sk uk

1solidar/a PV

solidara

1.
Akceptinta prirespondecon pri la ŝuldoj aŭ agoj de alia persono.
2.
Interdependa tiel, ke profito aŭ malprofito, feliĉo aŭ malfeliĉo estas komuna al ĉiuj; komunsorta.

solidaro, solidareco

1.
JUR Kontraktita respondeco por alia persono: tute liberigi la Esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkojZ .
2.
Reciproka helpemo, komuneco de spirito en facilaj kaj malfacilaj cirkonstancoj: dum la promeno al la alia stacidomo ili diskutis kun malestimo la civilulojn, tiel forĝante ... kamaradan solidaron kontraŭ komuna malamiko [1].

tradukoj

anglaj

~a: jointly responsible, interdependent.

belorusaj

~a: салідарны.

bulgaraj

~a: солидарно.

ĉeĥaj

~a: solidární, společný a nerozdílný.

francaj

~a: solidaire; ~o, ~eco: solidarité.

germanaj

~a: solidarisch.

hispanaj

~a: solidario, -a.

hungaraj

~a: szolidáris, összetartó, közösséget vállaló.

nederlandaj

~a: solidair.

polaj

~a: solidarny.

rusaj

~a: солидарный.

slovakaj

~a: solidárny, svorný.

ukrajnaj

~a: солідарний.

fontoj

1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o, ~eco: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | solida.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2017/10/24 17:10:13