tradukoj: be bg ca cs da de el en es fr fy gd hu id io is it lat lt lv nl no pl pt ru sk sv tp tr vo

svis/o PIV1

sviso

1.  
Ŝtatano de Svisujo.
2.
Homo kun svisa nacieco: ni pasigis tie tri interesajn tagojn kun D. Watts, W.R. McGuire kaj la sviso J. Hess [1].

svisa  

Rilatanta al svisoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo. [2]; unuamondaj entreprenistoj kiuj volis realigi iun grandan projekton en triamonda lando, pagis, tra svisaj aŭ alilandaj bankkontoj, 10, 20, eĉ 40 % de la laŭkontrakta prezo al decidpovaj personoj el tiu lando [3].

SvisujoZR  

GEOGPOL Ŝtato situanta en meza Eŭropo kaj limanta oriente al Aŭstrujo, okcidente al Francujo, norde al Germanujo kaj sude al Italujo; alinome Svisio, Svislando.

Svislando [4]  

GEOGPOL=Svisujo
Rim.: La nomo estas gentobazaAdE , sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.

tradukoj

anglaj

~o 2.: Swiss; ~a: Swiss; S~ujo: Switzerland; S~lando : Switzerland.

belorusaj

~o: швайцарац; ~a: швайцарскі; S~ujo: Швайцарыя; S~lando : Швайцарыя.

bulgaraj

S~ujo: Швейцария; S~lando : Швейцария.

ĉeĥaj

~o: Švýcar; ~a: švýcarský; S~ujo: Švýcarsko; S~lando : Švýcarsko.

danaj

S~ujo: Svejts; S~lando : Svejts.

francaj

~o: Suisse (subst.); ~a: suisse (adj.); S~ujo: Suisse, Confédération suisse; S~lando : Suisse, Confédération suisse.

frisaj

~a: Switsersk; S~ujo: Switserlân; S~lando : Switserlân.

gaelaj

S~ujo: an Eilvéis; S~lando : an Eilvéis.

germanaj

~o 1.: schweizer Staatsbürger; ~o 2.: Schweizer; ~a: Schweizer; S~ujo: Schweiz; S~lando : Schweiz.

grekaj

~o: ελβετός; ~a: ελβετικός; S~ujo: Ελβετία; S~lando : Ελβετία.

hispanaj

~o 2.: suizo; ~a: suizo; S~ujo: Suiza (nación); S~lando : Suiza (nación).

hungaraj

~o: svájci; ~a: svájci; S~ujo: Svájc; S~lando : Svájc.

idaj

~o: Suisiano, Suiso; ~a: Suisiana, Suisa; S~ujo: Suisia; S~lando : Suisia.

indoneziaj

S~ujo: Swiss; S~lando : Swiss.

islandaj

S~ujo: Sviss; S~lando : Sviss.

italaj

~o: svizzero (sost.), elvetico (sost.); ~a: svizzero (agg.), elvetico (agg.); S~ujo: Svizzera; S~lando : Svizzera.

katalunaj

~o 2.: suís; ~a: suís; S~ujo: Suïssa; S~lando : Suïssa.

latvaj

S~ujo: Šveice; S~lando : Šveice.

litovaj

S~ujo: Šveicarija; S~lando : Šveicarija.

malnovlatinaj

S~ujo: Helvetia; S~lando : Helvetia.

nederlandaj

~o 1.: Zwitser; ~o 2.: Zwitser; ~a: Zwitsers; S~ujo: Zwitserland; S~lando : Zwitserland.

norvegaj

~o 2.: sveitser; ~a: sveitsisk; S~ujo: Sveits; S~lando : Sveits.

polaj

~o 2.: Szwajcar; ~a: szwajcarski; S~ujo: Szwajcaria; S~lando : Szwajcaria.

portugalaj

~o: suíço; ~a: suíço; S~ujo: Suíça; S~lando : Suíça.

rusaj

~o: швейцарец; ~a: швейцарский; S~ujo: Швейцария; S~lando : Швейцария.

slovakaj

~o: Švajčiar; ~a: švajčiarsky; S~ujo: Švajčiarsko; S~lando : Švajčiarsko.

svedaj

S~ujo: Svejts; S~lando : Svejts.

tokiponaj

S~ujo: ma Suwasi; S~lando : ma Suwasi.

turkaj

S~ujo: İsviçre; S~lando : İsviçre.

volapukaj

~o: Jveizänan; ~a: Jveizänik; S~ujo: Jveizän; S~lando : Jveizän.

fontoj

1. W. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995:12
2. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000:10
3. R. Rotsaert: Ŝmirmono ne plu akcepteblas en internacia komerco, Monato, 2000:02
4. Oficiala Informo de AdE, numero 12

S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
S~lando : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | svis.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.29 2018/11/17 18:10:16