tradukoj: be bg ca de en fa fr it nl pl pt ro

aŭstr/o

aŭstro

Civitano de Aŭstrujo: fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro de Germanio, invadis la najbarajn landojn [1]; Ŝvarceneger […] estas denaska aŭstro, kiu karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro de Kalifornio [2].

aŭstra

Rilata al aŭstroj kaj ilia kulturo, ŝtato ktp: en la aŭstra ĉefurbo Vieno ne estis grandaj damaĝoj, ĉar paralele al la malnova riverujo troviĝas la „Nova Danubo” [3]; jen situacio laŭ la aŭstra modelo: interpartia malkonkordo malfermas la pordon al dekstruloj, por ke tiuj sin premtrudu en registaran pozicion [4].

Aŭstrujo LR (AT)  

GEOGPOL ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Vieno; teritorio de Respubliko Aŭstrujo, limanta kun Ĉeĥujo, Hungarujo, Italujo, Liĥtenŝtejno, Slovakujo, Slovenujo kaj Svisujo: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko [5]; Aŭstrujo-Hungarujo Ifigenio ; Hugo Steiner […] en 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj [6]. SIN:Aŭstrio

Rim.: Zamenhof en Lingvaj Respondoj skribas: ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso „uj“ estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la „uj“ per „i“, mi tion ne malkonsilus [7].

tradukoj

anglaj

A~ujo : Austria.

belorusaj

A~ujo : Аўстрыя.

bulgaraj

A~ujo : Австрия.

francaj

A~ujo : Autriche.

germanaj

~o : Österreicher; ~a : österreichisch; A~ujo : Österreich.

italaj

A~ujo : Austria.

katalunaj

A~ujo : Àustria, República d'Àustria.

nederlandaj

A~ujo : Oostenrijk.

persaj

A~ujo : اتریش.

polaj

A~ujo : Austria, Republika Austrii.

portugalaj

A~ujo : Áustria.

rumanaj

A~ujo : Austria.

fontoj

1. Monato, Garbhan Macaoidh: Parakosmo
2. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar
3. Monato, Walter Klag: Tamen ne la plej alta ...
4. Monato, Guido van Damme: Belgio
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
6. Vikipedio, Hugo Steiner
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo


ℛevo | datumprotekto | auxstr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2018/09/01 12:10:14