tradukoj: be bg cs de en fr id nl pl pt sk

slovak/o

slovako

1.  
Ŝtatano de Slovakujo: venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron [1]; danke al kameraoj la administracio de la nacia tatra parko […] la slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj ktp [2].
2.
Homo kun slovaka nacieco: inter novembro 1938 kaj aprilo 1939 la hungara registaro nazieme per la helpo de Hitler ricevis ĉeĥoslovakan teritorion kun 1,6-miliona loĝantaro, el kiuj malpli ol la duono estis etne hungaroj[…] ĉirkaŭ 30 000 memvole migris al Hungario, aliaj deklaris, ke ili estas slovakoj [3]; la Viena Arbitracio […] deklaris, ke la teritorioj, kie la hungaroj loĝas en plimulto, apartenu al Hungario, kie la slovakoj loĝas en plimulto, apartenu al Slovakio [4].

slovaka

Rilatanta al slovakoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio VivZam ; [Flandrio] estas lando kun neimageble granda nombro da restoracioj, kiel iu slovaka vizitantino prave rimarkigis [5]; aposterioraj planlingvoj, t.e. kreaĵoj de unuopuloj, kvankam bazitaj sur ekzistantaj lingvoj aŭ dialektoj de la popolo […] inter aliaj estas la novhebrea, la indonezia kaj la slovaka [6].

Slovakujo [7] (SK)  

GEOGPOL Ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Bratislavo; teritorio de Respubliko Slovakujo, iam parto de Ĉeĥoslovakujo. Ĝi limas kun Aŭstrujo Ĉeĥujo, Hungarujo, Pollando kaj Ukrajnujo: Josef Friedrich […] de post 1919 gvidis la Esperanto-laboron en Košice kaj en orienta Slovakujo, ĉar li fariĝis fervojista juristo en Košice [8]; invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo [9]. SIN:Slovakio

tradukoj

anglaj

S~ujo : Slovakia.

belorusaj

~o: славак; ~a: славацкі; S~ujo : Славакія.

bulgaraj

S~ujo : Словакия.

ĉeĥaj

~o: Slovák; ~a: slovenský.

francaj

~o: Slovaque (habitant); ~a: slovaque (adjectif); S~ujo : Slovaquie.

germanaj

~o: Slowake; ~a: slowakisch; S~ujo : Slowakei.

indoneziaj

~a: Slovak; S~ujo : Slovakia.

nederlandaj

S~ujo : Slowakije.

polaj

~o: Słowak; ~a: słowacki; S~ujo : Słowacja, Republika Słowacji.

portugalaj

~o: eslovaco ; ~a: eslovaco ; S~ujo : Eslováquia.

slovakaj

~o: Slovák; ~a: slovenský.

fontoj

1. Monato, Karlo Juhász: Nubo super Danubo
2. Monato, Julius Hauser: Cikonioj interrete
3. Monato, Peter Bowing: Etnaj hungaroj de Ĉeĥoslovakio
4. Monato, Karlo Juhász: Etnaj hungaroj
5. Monato, Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme
6. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
7. Oficiala Informo de AdE, numero 11
8. Vikipedio, Josef Friedrich
9. Vikipedio, Skolta movado


ℛevo | datumprotekto | slovak.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2019/02/12 18:10:31