*talent/o PV

*talento

1.
Eminenta aparta spirita kapablo, ĉu donacita de naturo, ĉu akirita per laboro: poeta talento [1]; [tiu] laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi [2]; pentristo eltrovis la talenton, kiam […] la malgrandan mopson li ligis kaj faris modelo [3]; lia oratora talento lin forlasis [4]; (figure) knabo, vi havas specialan talenton por vagado [5]! oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la talenton [6]; Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li [7]; ni ĉiuj havas malsamajn talentojn kaj taŭgas por malsamaj laboroj [8]. VD:genio1, kapableco, kompetenteco
2.
HIS(evitinde) Talanto: mi donos por vi dek talentojn en oro, kvardek bovinojn kaj cent mezurojn da tritiko [9].
beloruse:
1. талент 2. талант
ĉeĥe:
nadání, schopnosti, talent, vlohy
france:
talent
germane:
1. Talent (Gabe), Gabe (Talent), Begabtheit, Veranlagung 2. Talent (Maßeinheit, Währung)
hungare:
1. tehetség, talentum 2. talentum
japane:
才能 [さいのう], 天分 [てんぶん], 手腕 [しゅわん], 腕前 [うでまえ]
katalune:
talent
nederlande:
1. talent
perse:
1. استعداد
pole:
1. talent, uzdolnienie
portugale:
talento
ruse:
талант
slovake:
nadanie, talent, vlohy
svede:
1. begåvning, talang
ukraine:
талант, хист, дар, обдаровання

talenta

Montranta talenton por iu tasko, pri iu fako: majstra laboro, […] talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura [10]; transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro [11]; farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto Marta ; artikolo verkita de la talenta plumo de mia bofrato Marta ; talenta satiristo [12]; talentaj publikaj paroloj [13]; grandtalenta aktoro [14]; li restis en la konscio de nia jarcento kiel la plej talenta skota prozverkisto [15]; mizero havas talentan kapon PrV .
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:35
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
15. N. Macovei: Arkitekto de la platona respubliko, Monato, 1995:8, p. 23a
beloruse:
таленавіты
ĉeĥe:
nadaný, talentovaný
france:
doué, talentueux
germane:
talentiert, begabt
hungare:
tehetséges
japane:
才能のある [さいのうのある], 腕のある [うでのある], 有能な [ゆうのうな]
katalune:
talentós
perse:
بااستعداد، مستعد
pole:
utalentowany, uzdolniony
ruse:
талантливый
slovake:
nadaný, talentovaný
tibete:
མཁས་པོ་
ukraine:
талановитий, обдарований

talentulo

Persono kun granda kapablo pri iu arto: mi vidis [ke] ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon [16]; mi tute ne scias, ke mi estas talentulo [17]; domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj [18]; verktalentulo [19]. VD:eksperto, geniulo, kapablulo, kompetentulo, lertulo, majstro1.b, virtuozo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 9:11
17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
18. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
19. D. Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000:11, p. 26a
beloruse:
талент (чалавек)
ĉeĥe:
talentovaný (nadaný) čl.
france:
génie, virtuose
germane:
talentierte Person, Talent (Person), Begabter
hungare:
tehetséges ember
japane:
才人 [さいじん], 技能者 [ぎのうしゃ], 人材 [じんざい], タレント [たれんと]
katalune:
geni
perse:
شخص بااستعداد
pole:
talent (o człowieku), ktoś utalentowany, zdolniacha (pot.)
ruse:
талант (о человеке)
slovake:
talentovaný človek
ukraine:
талановита/обдарована людина, талант

sentalenta

Kiu talenton ne havas, ne bone sukcesas en iu kampo: mi pruviĝis tre sentalenta lernanto [20]; tiutempe neniu ŝatis lian stilon, kaj nun ĉiu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti [21]; Wolfgang, akompanata de grupo da sentalentaj dancantinoj, laŭte frapegis malagorditan gitaron [22]; en la amuza distra vespero […] mi ŝajne estis la sola sentalenta kongresano [23].
20. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
22. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
23. C. Hunter: Kongreso ĝuinda, La Brita Esperantisto, 2008 aŭtuno
ĉeĥe:
bez talentu (adj.)
france:
médiocre (dépourvu de talent)
germane:
untalentiert, unbegabt
pole:
beztalentowy
slovake:
nenadaný, netalentovaný
ukraine:
бездарний

sentalenteco

Manko de talento, de kapablo: la gazetaro, radio kaj televido […] sentalentecon transformas en tutmondan famecon [24].
24. G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo, 1979
france:
médiocrité, absence de talent
germane:
Unbegabtheit, Talentlosigkeit
pole:
brak talentu

sentalentulo

Homo, kiu ne talentas, ne bone sukcesas: el sentalentuloj elkreskos geniulo [25]; ekzistas lingvaj sentalentuloj [26].
france:
incapable (subst.), raté (subst.)
germane:
Untalentierter, Unbegabter
pole:
beztalencie

administraj notoj