tradukoj: be bg br ca cs de el en es fi fr he hu it la nl pl pt ru sk sl sv tr uk

Peza rabobesto kun dika hararo, mallonga kolo, tre mallonga
vosto,
kvinfingra, plandmarŝanta, genro el familio ursedoj (Ursus):
murmuregas la urso sed danci ĝi devas
[2];
fari al iu ursan (mallertan) kareson
[3];
antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon
(atendu la venkon antaŭ ol fanfaroni)
[4];
fari al iu ursan helpon (danĝeran pro mallerto,
kiel la urso, kiu laŭ fablo por elpeli muŝon de dormanto
frakasas per ŝtono lian kapon).

Urso kun blanka ĝis kremkolora hararo;
specio vivanta en Arkto
(Ursus maritimus):
67-jara viro rakontis, ke li travivis atakon de
blanka urso en Nunavuto, Kanado
[5].

Hunde granda besto el Nord- kaj Centrameriko,
kun griza felo, nigra-blankaj strioj sur la kapo kaj la vosto,
enakviganta nutraĵojn, antaŭ ol ĝi manĝas ilin,
genro el la familio procionedoj (Procyon
lotor):
sur la strato mi vidis lavurson
[6];
lavurseto ... ankaŭ nomiĝas prociono
[7].

Granda ĉerpilforma stelaro klare videbla en la norda hemisfero:
malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo, supre brilis la
sep
steloj de la Granda Ursino
[8].

La norda stelaro
ĉerpilforma, en kiu la ekstrema
stelo de la ĉerpiltenilo estas la Polusa stelo.