1deklam/i
deklami ↝
- 1. ↝
(tr)
Laŭte voĉlegi aŭ reciti, kun artisme taŭga tono: li travagadis tiujn […] urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn [1]; la versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon [2]; rigardante en la profundon de ŝiaj okuloj, li deklamis malrapide kanton de Heine IK ; vi unu fojon deklamis parolon, — sed […] kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo Hamlet ; Nolan siavice transprenis la libron kaj deklamis al la ceteraj, kaj li tre bone povis deklami [3].interpreti1.b, prezenti4
- 2. ↝
- (absolute)
Paroli per pasie emfaza tono:
Herodo […] sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili
[4];
ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco
[5].
agiti2.c, oratori, verva
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. La Nova Testamento, La agoj 12:21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Edward Everett Hale, trad. E. L. Robinson, trad. Don Harlow: La viro senpatria, 1907 kaj 1994
4. La Nova Testamento, La agoj 12:21
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
- angle:
- declaim, recite
- beloruse:
- дэклямаваць
- ĉeĥe:
- deklamovat, přednášet, recitovat, skandovat
- france:
- déclamer
- germane:
- 1. deklamieren, vortragen, aufsagen, rezitieren 2. beschwören, große Worte machen
- hebree:
- לְדַקלֵם
- hispane:
- declamar
- hungare:
- szaval
- katalune:
- declamar
- pole:
- 1. deklamować, recytować 2. używać wielkich słów, używać okrągłych zdań, mówić okrągłymi zdaniami
- portugale:
- declamar, recitar
- ruse:
- декламировать
- slovake:
- prednášať, recitovať
deklamaĵo ↝
-
Verko destinita por deklamado; peco deklamata:
inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo Okulvitroj de la
onklino
[6];
mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj
Rytjkov
[7].
recitalo
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. Monato, Boris Kolker: Aktoro malliberigita
7. Monato, Boris Kolker: Aktoro malliberigita
- germane:
- Deklamation, Vortrag (Text, Verse)
deklamisto ↝
Iu, kiu profesie, regule deklamas: li estas deklamisto, planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo Metrop ; fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis, la versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita QuV ; se deklamisto, anstataŭ „Ho mia kor’“, diras „Ho, kia mor’“, li ridigas la publikon KrB .
aedo, rapsodo
oratoro, retoro
- germane:
- Deklamator, Vorleser, Rezitator, Lektor
ekspondeklami ↝

-
Ĉe foiro, bazaro ks, provi allogi la pasantojn, deklamante
pri la bonaj ecoj de la vendotaĵo:
ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami
KrM
;
la ekspondeklamo estas malkohera kaj gurdata kun aplombo, ĉar ĝi scias precize
kien ĝi celas.
[8].
glori, laŭdi, pretendi2, propagandi, reklami1, varbi3
8.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Por faciligi obeemon
- angle:
- hype, hawk (wares)
- france:
- bonimenter
- germane:
- anpreisen
- hungare:
- vevőt csalogat, kikiált (vásárban)
- katalune:
- fer bombo (al mercat)
- pole:
- zachwalać
- ruse:
- зазывать покупателя