1impuls/o PV

impulso

1.
Ekpuŝo, ekpremo:
a)
Ekpuŝo de fizika forto, kiu ekmovas ion: la impulso estas donita de la motoro al la maŝino; milda impulso de favora vento; (figure) sociala neegaleco estas la impulso (motoro) de la ekonomia proceso [1]. VD:impeto, svingo.
b)
PSI Ekpremo de instinkto aŭ emocio, kiu instigas senvole kaj senkontrole al ia ago: impulso subita, nobla, natura Iŝtar , neretenebla [2]; li ne povas rezisti al sia unua impulso; la impulso estis pli forta ol lia volo; ĉu vi ordonis al ili tion fari? [...] ― ne, ili ĵetis sin je sia propra impulso [3]; laŭ sia propra impulso [4]; ŝi sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj [5]; iuj opinias, ke dum jarmiloj seksa impulso en Ĉinio ofte estis subpremata de la feŭda etiko [6]; tuta nia vivo baziĝas sur difinita kvanto da primaraj instinktoj kaj impulsoj [7]. VD:instigo, iniciato, incito 2.
c)
Iniciato de iu afero kaj daŭra subteno al ĝi, kio ofte instigas aliajn partopreni en ĝi: sub la impulso de Raymond Guéguen [...] pluraj Esperanto-asocioj decidis kunorganizi komunan kongreson [8]; de la berlinaj Esperantogeamikoj eliris gravaj impulsoj por la disvastigo de Esperanto en Germanio [9]; tiu monsumo estos impulso por la konstruado de 50 grandaj ventelektrejoj [10]; impulson verki la parton (de „La danĝera lingvo“) pri persekutoj de Esperanto en Sovetio donis al la aŭtoro renkontiĝo kun Nikolaj Rytjkov [11].
d)
ELEPIV1 Mallongdaŭra kurento: elektrokemiaj impulsoj fluas tra la neŭronoj, kaj donas al la homo konscion [12].
2.
FIZ(evitinde) Movokvanto: ekzemploj (de vektoro) estas situa vektoro, vektora rapido, impulso, forto, momanto kaj akcelo [13];
angle:
impulse 1.c impetus
beloruse:
імпульс, штуршок
ĉeĥe:
impulz, podnět, vznět
ĉine:
势头 [shìtóu]
france:
élan, impulsion, propulsion laŭ sia propra impulso: de son propre chef. sub la ~o de: sous l'impulsion de, à l'initiative de.
germane:
1.a Ruck, Stoß 1.b Reiz, Anreiz laŭ sia propra impulso: aus eigenem Antrieb. 1.c Anregung, Anstoß, Impuls 1.d Erregung, Nervenerregung, Nervenimpuls 2. Impuls (physikalisch)
hebree:
דחף, דחיפה, אימפולס
hispane:
impulso
hungare:
1.a lökés, taszítás 1.b fellobbanás (átv.) 1.c ösztönzés, indítás sub la ~o de: ösztönzésére, kezdeményezésére. 1.d impulzus, áramlökés 2. mozgásmennyiség
japane:
衝撃 [しょうげき], 推進力 [すいしんりょく], 力積 [りきせき], インパルス, 衝動 [しょうどう]
nederlande:
1.a stuwende kracht 1.b opwelling
portugale:
impulso
ruse:
импульс, толчок 1.b побуждение
slovake:
impulz, pohnútka, popud
ukraine:
імпульс, поштовх

impulsi

(tr)
1.
Doni impulson 1.a: la vaporo impulsas la piŝton. VD:movi, funkciigi.
2.
Doni impulson 1.b: impulsita de sia konscienco, de la kolero. VD:peli, puŝi.
3.
Iniciati, subteni kaj instigi aliajn al daŭrigo: la movado estas nun impulsata precipe de la junuloj PV ; ankaŭ la Ĉina Akademio de Sciencoj impulsas la protektadon de la bionta varieco (biologia diverseco) al pli vasta sfero kaj alta kvalito [14]; [Eugen Wüster] estas ankaŭ la fondinto de la terminologia scienco kaj li impulsis diversajn aliajn sciencobranĉojn [15]; la malapero de industrio ekde la lasta triono de la jarcento ŝanĝis la profilon de Kantabrio al pli socia-profesia modelo kaj malmultnombriĝis la kampara loĝantaro, tio plej impulsis la servan sektoron [16].
angle:
impel
beloruse:
пабуджаць, даваць імпульс, даваць штуршок, падтштурхоўваць
ĉeĥe:
dát impulz, dát podnět, dát popud, podněcovat
ĉine:
推进 [tuījìn]
france:
lancer, impulser, propulser
germane:
1. antreiben 2. anstoßen
hebree:
לדחוף, להמריץ
hispane:
impulsar
hungare:
1. meglök, taszít 3. ösztönöz, serkent, lökést ad
japane:
衝撃を与える [しょうげきをあたえる], 推進する [すいしんする]
nederlande:
stuwen
portugale:
impulsionar
ruse:
дать импульс, дать толчок, побудить
slovake:
dať impulz, dať podnet
ukraine:
давати імпульс, поштовх

impulsa

Rilata al impulso, donanta impulson: impulsa forto, motivo; kun impulsa sinoferemo Adaha decidis senprokraste [...] rapidi al Babel, por averti Omaron [17]; ― Konsentite! ― impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello [18].
angle:
impulsive
beloruse:
пабуджальны, пабудлівы, пабудны
ĉeĥe:
impulzový
ĉine:
[pēng]
france:
impulsif (relatif à l'impulsion), propulsif, impulsionnel, propulseur (adj.) ~e: impulsivement.
germane:
impulsgebend
hebree:
של דחיפה
hungare:
lökő, taszító, ösztönző, serkentő ~e: hevesen.
japane:
衝撃を与える [しょうげきをあたえる], 推進的な [すいしんてきな]
portugale:
impulsor (adj.)
ruse:
побудительный
slovake:
impulzný, impulzový, popudový

impulsema

Impulsiĝema: vi estas tre agema, iom impulsema kaj, eble, kelkafoje eĉ senpacienca [19].
angle:
impulsive
beloruse:
імпульсіўны
ĉine:
[pēng]
france:
impulsif (qui suit son impulsion), fougueux (impulsif)
germane:
impulsiv
hebree:
דוחף
hispane:
impulsivo
hungare:
heves, lobbanékony, impulzív
nederlande:
impulsief, onbeheerst
portugale:
impulsivo (adj.)
ruse:
импульсивный

impulsiĝema

Facile sekvanta impulson 1.b, nesinreganta, impulsema: impulsiĝema karaktero, virino; „Krudulo!“ siblis la impulsiĝema Helings [20].
angle:
impulsive
beloruse:
імпульсіўны
ĉine:
[pēng]
france:
impulsif (qui suit son impulsion), fougueux (impulsif)
germane:
impulsiv
hebree:
פרצני, אימפולסיבי
hispane:
impulsivo
hungare:
heves, lobbanékony, impulzív
japane:
衝動的な [しょうどうてきな], 一時の感情に駆られやすい [ひとじのかんじょうにかられやすい]
nederlande:
impulsief, onbeheerst
portugale:
impulsivo (adj.)
ruse:
импульсивный
ukraine:
імпульсивний

nervimpulso, nerva impulso

FIZL Malgranda elektra ŝanĝo, kiu ĉene iras tra la nerva sistemo: se iu kvanto da dendritoj de iu neŭrono estas ekscitita, okazos nervimpulso al la konektitaj neŭronoj [21]; generado kaj disvastiĝo de nerva impulso [22].
21. R. Gérard: Ĉu lingvo estas nura komunikilo..., 2006-08
22. -, trad. J. Palu: Kion kapablas elektrono?, Homo kaj Kosmo, numero 1976:1-1, p. 7a-8a
beloruse:
нэрвовы імпульс
ĉeĥe:
nervový podnět
france:
influx nerveux
itale:
stimolo nervoso
japane:
神経衝撃 [しんけいしょうげき], 神経インパルス [しんけいインパルス]
slovake:
nervový podnet

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi ne scias, surbaze de kiu verko estis enkondukita
      ĉi tiu termino. PV kaj la PIVoj ne konas ĝin.
      Vd ankaŭ
      http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/message/295
      Tial mi ĝin signas "evitinda".
      [MB]
      Ŝajnas, ke germanoj kaj kelkaj slavaj lingvoj nomas la produton de maso kaj rapideco-vektor
      impulso,
      dum francoj k.a. nomas ĝin movokvanto laŭ Isaac Newton:
      „Quantitas motus est mensura ejusdem orta ex velocitate et quantitate materiae conjunctim.“
      [WD]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.