*konsekvenc/o UV
*konsekvenco
- 1.
 - 
                              Tio, kio logike sekvas el starigita principo, al iu fakto, el antaŭa okazo;
                              rezulto,
                              sekvo1:
                              
                                 refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj;
                                 
                              
                                 via patro […] donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango,
                                 sekve li estu sankta por vi! denove ruza konsekvenco! […] li min faris
                                 certe ja ne el amo al mi
                                 [1];
                                 
                              
                                 ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la
                                 oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron
                                 
                                    Ret
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 [tiuj] filologoj […] ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu
                                 principe korekta elirpunkto
                                 
                                    Ret
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu
                                 duobla situacio
                                 
                                    ChL
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda […] ― ĉu, kiam
                                 junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan
                                 konsekvencon?
                                 
                                    ChL
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 kian danĝeron? ho, vi kompatinda […] ĉu vi ankoraŭ ne konas la
                                 konsekvencojn
                                 
                                    VaK
                                    
                                    ?
                                 
                              
                                 kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn
                                 
                                    VaK
                                    
                                    ?
                                 
                              
dedukto,
                           konkludo,
                           korolario - 2.
 - 
                              Racia, kohera decidado kaj agado, konsciante pri la interefikoj:
                              
                                 la plimulto […] trovos tiun ĉi demandon tute superflua,
                                 tamen pro konsekvenco ni metas [ĝin]
                                 
                                    EE
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco,
                                 kiujn posedis Tolstoj
                                 
                                    Zam
                                    
                                    .
                                 
                              
kohereco,
                           principo2 
- angle:
 - 1. consequence 2. consistency
 - beloruse:
 - 1. вынік 2. пасьлядоўнасьць
 - bulgare:
 - 1. вынік, последица, последствие 2. следствие
 - ĉine:
 - 后果 [hòuguǒ], 結果 [jiéguǒ], 結論 [jiélùn]
 - france:
 - conséquence, répercussion
 - germane:
 - Konsequenz 1. Folge, Konsequenz, Folgeerscheinung 2. Konsequenz, Schlüssigkeit, Konsistenz, Unbeirrbarkeit
 - hispane:
 - consecuencia
 - japane:
 - 帰結 [きけつ], 結果 [けっか], 成り行き [なりゆき]
 - katalune:
 - conseqüència
 - nederlande:
 - gevolg
 - pole:
 - konsekwencja, następstwo
 - portugale:
 - conseqüência
 - rumane:
 - consecvență, corolar
 - ruse:
 - 1. следствие, последствие 2. последовательность
 
konsekvenca
- 1.
 - Logike aŭ racie interligita kun tio, kio antaŭas: konsekvenca konkludo; tiun, ŝajne strangan kaj kontraŭ-intuician teorion, li ne inventis pro intelekta kaprico, sed kiel konsekvencan sekvon de eksperimento Kon11 ; [tio nur estas] konsekvencaj suferoj […] kaj estas malinde diskuti ĝin Rsp .
 - 2.
 - 
                              Karakterizas iun, kies ĉiuj agoj, aŭ ion, kies
                              ĉiuj elementoj logike interligiĝas;
                              kohera2:
                              
                                 konsekvenca homo, konduto;
                                 
                              
                                 stilo bone ellaborita kaj poemstrukturo interne konsekvenca
                                 
                                    EeP
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la interpunkcio estas parte ŝanĝita, iom pli konsekvenca
                                 
                                    KPr
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj
                                 kaj blankaj kravatoj
                                 
                                    PatrojFiloj
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj
                                 
                                    VaK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj
                                 
                                    BonaLingvo
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia […] servo
                                 
                                    KrM
                                    
                                    .
                                 
                              
neŝancelebla 
- angle:
 - 1. consequent, logically following 2. consistent
 - beloruse:
 - пасьлядоўны
 - bulgare:
 - последователен
 - ĉine:
 - 順理成章 [shùnlǐchéngzhāng], 前后一致 [qiánhòuyīzhì], 坚定 [jiāndìng], 始終不渝地 [shǐzhōngbùyúde], 一貫重視 [yīguànzhòngshì], 坚韧 [jiānrèn]
 - france:
 - logique
 - germane:
 - schlüssig, konsequent 1. folgerichtig, daraus folgend
 - japane:
 - 首尾一貫した [しゅびいっかんした], 筋の通った [すじのとおった]
 - katalune:
 - conseqüent
 - malaje:
 - konsisten
 - nederlande:
 - consequent
 - pole:
 - konsekwentny, ciągły, spójny
 - rumane:
 - consecvent, continuu, conectat
 - ruse:
 - последовательный
 
konsekvence
- 1.
 - 
                              Pro konsekvenco1:
                              
                                 la esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence
                                 ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj
                                 nacioj
                                 [2];
                                 
                              
                                 kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj, konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub
                                 granda troo da nevendeblaj varoj
                                 
                                    KrM
                                    
                                    .
                                 
                              
do1,
                           konklude,
                           
sekve - 2.
 - Laŭ konsekvenca maniero: sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado VaK ; konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina Zam .
 
2.
                           
                           L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
                  - angle:
 - 1. consequently, therefore, accordingly, logically 2. consistently, accordingly
 - beloruse:
 - 1. такім чынам 2. пасьлядоўна
 - ĉine:
 - 因而 [yīnér], 故而 [gùér], 是以 [shìyǐ], 是故 [shìgù], 于是 [yúshì]
 - france:
 - en conséquence, par conséquent
 - germane:
 - 1. folglich, demzufolge, also, mithin 2. folgerichtig, schlüssig, konsequent
 - hispane:
 - consecuentemente
 - japane:
 - 当然の結果として [とうぜんのけっかとして], 必然的に [ひつぜんてきに], したがって
 - katalune:
 - conseqüentment
 - nederlande:
 - 1. bijgevolg 2. consequent
 - pole:
 - konsekwentnie, wskutek, w wyniku
 - rumane:
 - consecvent, mereu, ca rezultat
 - ruse:
 - 1. следовательно 2. последовательно
 
malkonsekvenca
- Havanta neniun konsekvencon: malkonsekvenca stilo, konduto; la absurda kaj malkonsekvenca ortografia sistemo de la angla lingvo [3]; tio estis same malkonsekvenca, la malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo VaK ; en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj VaK .
 
3.
                           
                           Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013
                  - angle:
 - inconsistent
 - beloruse:
 - непасьлядоўны
 - ĉine:
 - 不符 [bùfú], 出尔反尔 [chūěrfǎněr]
 - france:
 - incohérent, contradictoire
 - germane:
 - nicht folgerichtig, nicht schlüssig, widersprüchlich, inkonsequent
 - katalune:
 - inconseqüent
 - nederlande:
 - inconsequent
 - pole:
 - niekonsekwentny, niezgodny
 - rumane:
 - inconsecvent, discordie
 - ruse:
 - непоследовательный
 
nekonsekvenco, senkonsekvenco
- Io, kio ne logike interligiĝas kun antaŭaĵoj, kio ne estas kohera: oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj kaj mi plivolas ridi je tio BdV ; ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco Marta !
 
- angle:
 - inconsistency
 - beloruse:
 - непасьлядоўнасьць
 - ĉine:
 - 不一致 [bùyīzhì], 乖张 [guāizhāng], 不连贯 [bùliánguàn]
 - france:
 - incohérence
 - germane:
 - Widerspruch, Inkonsequenz Widersprüchlichkeit, Inkonsequenz
 - japane:
 - 一貫性のなさ [いっかんせいのなさ], 矛盾 [むじゅん]
 - katalune:
 - inconseqüència
 - nederlande:
 - inconsequentie
 - pole:
 - niekonsekwencja, niezgodność
 - rumane:
 - inconsecvență, contradicție, dezacord
 - ruse:
 - непоследовательность