*masiv/a JED

*masiva

1.
Konsistanta el densa, senintermanka materio, ne havanta malplenaĵojn; konsistanta el unu peco: vazo el masiva oro; polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn [1]; du masivaj turoj, sur kies muroj estis pentraĵoj, prezentantaj la venkojn [2]; tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj [3]; alta plafono, konstruita el masivaj traboj [4]; haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj [5]; antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva [6]. VD:firma, fortika, kompakta, solida
2.
Neordinare dika kaj masa: li estis en si mem fortika homo, […] kaj tiu masiva strukturo estis eĉ pligrandigita de sufiĉa graseco [7]; ĉe masiva kapo kaj larĝa frunto, liaj makzeloj estis rimarkeble maldikaj [8]; masiva palaco en la urbo, tre malpeze kunmetita, pleje el ligno [9]. VD:impona, peza2.a
angle:
massive, heavy, large
beloruse:
масіўны
bretone:
tolzennek
ĉeĥe:
masivní, mohutný
ĉine:
巨量 [jùliàng], 硕大 [shuòdà], 碩大 [shuòdà], 整块 [zhěngkuài], 整塊 [zhěngkuài]
france:
massif (adj.)
germane:
massiv 2. füllig, massig
hungare:
tömör, masszív
japane:
大きな塊状の [おおきなかたまりじょうの], 巨大な [きょだいな], どっしりした, 重々しい [おもおもしい], 密に詰まった [みつにつまった], 多量の [たりょうの], 大規模な [だいきぼな]
nederlande:
massief
pole:
lity, masywny, zbity
portugale:
maciço, compacto, denso
rumane:
masiv
ruse:
массивный
slovake:
masívny, pevný, ťažký
ukraine:
масивний

masivo, masivaĵo

Aranĝo el materiaj aĵoj tre densigitaj: neĝkovrita montara masivo [10]; parto de montmasivo en Altaj Tatroj [11]; (figure) la tutan gigantan masivon de artaj atingoj oni esploru [12]. VD:bloko, maso, muro2
beloruse:
масіў
bretone:
tolzenn
france:
massif (subst.)
germane:
Massiv
hungare:
masszívum, tömb
japane:
密集 [みっしゅう], 繁み [しげみ], 山塊 [さんかい]
nederlande:
massief
pole:
masyw
rumane:
masiv
ruse:
массив
ukraine:
масив (гірський, лісовий і т.п.)

administraj notoj